Puente Viesgo [pŭenteBJESgo] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos trapasata de la rivero Pas. Turisma altiraĵo estas la komplekso de la grotoj de la Monto Castillo [kasTIljo] (Kastelo), formita per kvar kavaĵoj kiuj enhavas prahistorian rok-arton, kvankam nur du el ili estas viziteblaj (nome Cueva de las Monedas kaj Cueva del Castillo).

Puente Viesgo
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 884  (2023) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 18′ N, 3° 58′ U (mapo)43.300555555556-3.9630555555556Koordinatoj: 43° 18′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 36,14 km² (3 614 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puente Viesgo (Kantabrio)
Puente Viesgo (Kantabrio)
DEC
Puente Viesgo
Puente Viesgo
Situo de Puente Viesgo
Puente Viesgo (Hispanio)
Puente Viesgo (Hispanio)
DEC
Puente Viesgo
Puente Viesgo
Situo de Puente Viesgo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente Viesgo [+]
vdr
Municipa teritorio de Puente Viesgo, norde de Kantabrio.

Geografio redakti

 
La rivero Pas ĉe Puente Viesgo.

Ĝi limas norde kun Piélagos, okcidente kun Torrelavega kaj San Felices de Buelna, oriente kun Castañeda kaj Santiurde de Toranzo kaj sude kun Corvera de Toranzo. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas. La ĉefurbo estas Puente Viesgo je 30 km de Santandero, regiona ĉefurbo.

Demografio redakti

Por areo de 36,14 km² estas 2 902 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 2 902 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Aés, Hijas, Las Presillas, Puente Viesgo (ĉefurbo) kaj Vargas.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1960-aj jaroj konstanta ekde tiam.

Demografia evoluo de la municipo (1900-2006)
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2007
1972 2003 2102 2320 2504 2569 2810 2550 2497 2464 2358 2651

Fonto: INE

 
Puente Viesgo el la monto Castillo.
 
Domego Fuentes-Pila.

Puente Viesgo estas ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de la municipo. Ĝi havis 530 loĝantojn en la jaro 2008 (INE). Ĝi estas sur 71 msm, ĉe ponto super la rivero Pas, kiu nomigas la lokon (Puente). Ĝi iĝis turisma centro. El arkitektura heredo elstaras la domego «Casona de Fuentes Pila», projekciita en 1928, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso, kun la kategorio de Monumento, per Dekreto 68/2002, de 6a de junio, nuna urbodomo.

Historio redakti

La areo estis loĝata el prahistorio, kiel pruvas restaĵoj en la grotoj el Paleolitiko ĝis Bronzepoko. Estis ankaŭ setlejo de romiaj soldatoj kiuj partoprenis en la Kantabraj militoj.

Puente Viesgo estis en la komunumo Valo de Toranzo, ene de la Merindad de las Asturias de Santillana. Puente Viesgo estis strategia loko por la kontrolo de la valoj de Toranzo kaj Piélagos, nepra pasejo al la kastilia altebenaĵo.

La diversaj loĝlokoj de Puente Viesgo estas dokumentataj ekde la jaro 1000, dependantaj de la abateja senjorlando de Sankta Kruco de Castañeda aŭ de Santillana del Mar. En tiuj dokumentoj oni aludas al ponto super la rivero Pas, kiu nomigos la municipon. Poste, la valo pasis al la senjorlando de la markizoj de Aguilar de Campoo, grafoj de Castañeda, kun kondiĉo de behetría (rajtis nomumi siajn senjorojn) en la Plendo de la Naŭ Valoj, en 1661.

En Vargas okazis la batalo de Vargas, en la Unua Karlisma Milito.

Ekonomio redakti

 
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj servoj. Nur 10 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejo de Sankta Mikaelo de Puente Viesgo, krom preĝejoj de aliaj loĝlokoj kaj blazondomoj.

Ĉefaj vizitindaĵoj estas jenaj:

Ĝi estas unu de la municipoj en kiuj estas la arkeologia zono nomita Conjunto Arqueológico formado por los yacimientos de La Espina del Gallego, Cildá, el Cantón y Campo de Las Cercas; la aliaj estas Corvera de Toranzo, Anievas, Molledo, Arenas de Iguña kaj San Felices de Buelna.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti