Pas [PAS] estas rivero en la nordo de Iberio, fluanta tutparte tra Kantabrio (Hispanio). Ties valo nomiĝas Valo de Pas. Ĝi elfluas el la norda flanko de la Kantabra Montaro je 1200 m, ene de la municipoj Vega de Pas, kaj enfluas en la Kantabran Maron, formante la estuaron de Mogro, inter la municipoj Miengo kaj Piélagos. La estuaro estas parto de la Natura Parko de la Dunoj Liencres.

Rivero Pas
Rivero Pas en Kantabrio.
rivero
Bazaj informoj
Situo Kantabrio ( Hispanio)
Longeco 57 km
Fluo
Fonto Castru Valnera
(Kantabrio)
- Alteco super marnivelo 1 200 m
Enfluejo Kantabra Maro
(Estuaro de Mogro, Kantabrio)
Geografio
vdr

Kun 649 km², la Pas baseno estas la tria plej granda areo kovrita en Kantabrio, post la Saja kaj Deva, kaj ties formo dividiĝas inter 17 komunumoj tute aŭ parte.

Ĝia plej granda alfluanto estas la rivero Pisueña (36,2 km), kiu alfluas al Pas en la vilaĝo Vargas.

Ĉefaj alfluantoj redakti

La alfluantoj de Pas, kiel la plimulto de la riveroj de Kantabrio, havas sufiĉe mallongan kurson pro la kruta orografio de la regiono. Tial, ili foje sekiĝas dum kelkaj monatoj en somero. La plejplarto de la alfluantoj fluas en la riveron Pas ĉe ties maldekstra flanko.

Ĉefaj alfluantoj de la rivero Pas
Nomo Municipo Longeco
(km)
Akvokolekta areo
(km²)
Rivero Aldano Vega de Pas
Rivero Barcelada Vega de Pas 5,285
Rivero Jaral Vega de Pas
Rivero La Plata Villafufre 17,69
Rivero Magdalena aŭ Luena Luena 15,809 83,70
Rivero Pandillo Vega de Pas 6,443
Rivero Pisueña Puente Viesgo 36,200 201,00
Rivero Viaña Vega de Pas 8,716
Rivero Yera Vega de Pas 8,329