Pandillo [panDIjo], signife malprofundeta, estas rivero en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi fluas en la akvokolekta areo de la rivero Pas. Ĝi ekfluas en la monto Castru Valnera, en loko konata kiel Peñas Negras. Ties longeco estas 6.4 kilometroj kaj ties deklivo estas 8.3 gradoj. Ĝi fluas tra monta tereno: ties flanka areo ne estas loĝata de homoj kaj estas malfacile alirebla pro abundo de plantoj. La rivero estas unu el la unuaj alfluantoj de la rivero Pas. Oni konsideras, ke la rivero Pas elfluas de loko, kie kunfluas Pandillo kaj plia rivereto, nome, Rucabao.

Rivero Pandillo
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Kantabrio ( Hispanio)
Longeco 6,443 km
Fluo
Fonto Castru Valnera
(Kantabrio)
Enfluejo Rivero Pas (al Kantabra Maro)
Geografio
vdr

Samkiel en aliaj lokoj de la municipo Vega de Pas, la rivero iras tra regiono kun multaj kabanoj de Pas, tio estas, tipa arĥitekturo de Valo de Pas. La nomoj de tiuj kabanaroj estas Colina, Lesla kaj Monturmías. Oni konstruis kelkajn el ili jam en la 18-a jarcento.