Vega de Pas [BEga dePAS] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Vega de Pas estas etimologie komprenebla kiel Valkamparo de Pas.

Vega de Pas
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39685
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 741  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 10′ N, 3° 47′ U (mapo)43.159444444444-3.7811111111111Koordinatoj: 43° 10′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 358 m [+]
Areo 87,5 km² (8 750 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vega de Pas (Kantabrio)
Vega de Pas (Kantabrio)
DEC
Vega de Pas
Vega de Pas
Situo de Vega de Pas
Vega de Pas (Hispanio)
Vega de Pas (Hispanio)
DEC
Vega de Pas
Vega de Pas
Situo de Vega de Pas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vega de Pas [+]
vdr
Municipa teritorio de Vega de Pas, centroriente de Kantabrio.

Ĝi estas unu el la tri nomitaj "tres villas pasiegas" (Pas-urboj) nome Vega de Pas mem, San Roque de Riomiera kaj San Pedro del Romeral.

Geografio redakti

 
Yera kaj iama fervoja stacio meze de la deklivo.

Ĝi limas norde kun Selaya, Villacarriedo kaj Santiurde de Toranzo; okcidente kun Luena kaj San Pedro de Romeral; oriente kun San Roque de Riomiera; kaj sude kun Espinosa de los Monteros de la provinco Burgoso, Kastilio kaj Leono.

La municipo estas sur la supra baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera.

Demografio redakti

Por areo de 87,53 km² estas 748 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 748 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • Candolías, 127 loĝ., el kiuj 11 en la urba kerno de Candolías kaj 17 dise.
  • La Gurueba, 82 loĝ. dise.
  • Guzparras, 22 loĝ. dise.
  • Pandillo, 173 loĝ. dise.
  • Vega de Pas (Capital), 311 loĝ., el kiuj 284 en la urba kerno de Vega de Pas kaj 27 dise.
  • Viaña, 65 loĝ. dise.
  • Yera, 133 loĝ. dise.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
2066 2015 2059 2032 2072 1897 1858 1493 1343 1293 1004 916

Fonto: INE

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 44,9 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 14,6 % al la konstruado, 10,8 % al industrio kaj 30,4 % al triaranga sektoro.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejo kun granda sonorilturo.

Vidu ankaŭ redakti