La Valo de Pas estas valo en Kantabrio (Hispanio), tra kiu fluas la rivero Pas kaj ties plej granda alfluanto, la rivero Pisueña, kiu kunfluas en la municipo Puente Viesgo.

Panoramo de la vilaĝo Vega de Pas.

Historio redakti

 
Orienta fronto de la Kolegiata preĝejo de Santa Cruz de Castañeda.

En la tuta valo ĉefrolis reloĝigo farita de monaĥejoj, plej grave, tiuj en San Vicente de Fístoles kaj la Kolegiata preĝejo de Santa Cruz de Castañeda. Krom monaĥejojn, oni plu konstruis romanikajn preĝejojn, inter la 9-a kaj la 13-a jarcentoj, el kiuj kelkaj ankoraŭ staras: la menciita kolegiata preĝejo de Santa Cruz de Castañeda, tiu en Santa María de Cayón, tiu en San Miguel de Monte Carceña, inter aliaj. Tiuj ĉi konstruaĵoj estas atestilo de la graveco de tiu ĉiu teritorio tiam.

De la 11-a jarcento estiĝis speciala kaj unika homa kulturo en ambaŭ valoj (Pas kaj Pisueña), kies ekonomio baziĝis je transmigra brutobredado. La homoj de tiu ĉi valoj eknomiĝis pasiegos (anoj de Pas). Ili venis ĉefe de regiono ĉirkaŭ Espinosa de los Monteros (provinco Burgoso), pro permeso de la reĝo Alfonso la 8-a donita al Monteros de Espinosa (membroj de Reĝa Gardistaro de la Hispana Armeo) por libere ekspluati paŝtejojn, laŭ dokumento de 1206. Post tio, tiuj homoj ekloĝis la flankojn de la montoj ĉe la rivero Miera kaj la rivero Pas. La loĝdenseco estis tre malalta. Ili loĝis en kabanoj el ŝtonoj, kiujn ili uzis en printempo kaj somero, tio estas, kiam herbejoj kaj paŝtejoj estis abunde fruktodonaj. En vintro, ili rikoltis fojnon por bredi bovojn kaj subiris ree en vilaĝon. Tiel ekaperis la tri vilaĝoj de Pas: Vega de Pas, San Pedro del Romeral kaj San Roque de Riomiera, kiuj ne situas unu apud la alia.

Religia arĥitekturo redakti

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj oni konstruis monaĥinejojn kaj la lokaj artistoj verkis en novaj barokaj kirkoj. Tiam multaj homoj migris al Ameriko (indianos) kaj reveninte ili plu donis monon por konstrui novajn kirkojn aŭ kapelojn aŭ aĉetis artajn verkaĵojn. La plej bonaj ekzemploj estas kapelo en Bárcena de Carriedo, kiun fondis la elmigrinto Manuel Rodríguez, kaj la rekonstruo de la kirko de San Miguel de Llerana, krom la pligrandiĝo de ties sakristio kaj la altara retablo. En la turo de tiu ĉi kriko estas museo pri la elmigrintoj de Ameriko devenaj de la Valo de Carriedo (tio estas, valo de Paso, en la alta parto de la Valo de Pisueña).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti