La rivero Putumayo [putuMAjo], en Brazilo, rio Içá (en keĉua, putu maju, de 'putu': uj-arbofrukto kaju 'maju': rivero; kiu signifus «rivero kiu elfluas kie kreskas la plantoj kies fruktoj estas uzataj kiel ujoj»), estas longa rivero de Amazonio kiu elfluas en Nudo de los Pastos, en Kolombio, kaj elfluas en la rivero Solimões (nomo de la meza fluejo de la rivero Amazono), en Brazilo, post fari landlimon en granda parto de sia fluejo inter Kolombio, Peruo kaj Ekvadoro. Ĝi estas 1.813 km longa kaj drenas basenon de 148.000 km²,[1] tiom granda simile al landoj kiaj Nepalo, Grekio aŭ Nikaragvo. Ĝi havas kiel ĉefaj alfluantoj la riverojn Guamúez (140 km), San Miguel (240 km) kaj Igara Paraná (440 km). Estas grava vojo de rivera transporto, ĉar ĝi estas navigebla preskaŭ en sia tuta fluejo.

Putumajo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 610 km
Fluo
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj [[]]
Map
vdr
La rivero Putumajo en Puerto Asís, Kolombio.

Referencoj redakti

  1. Barthem, R.B. et al.: Global International Waters Assessment, Regional Assessment 40B - Amazon Basin, UN Environment Programme, Kalmar 2004.

Eksteraj ligiloj redakti