Qele, Qele (en la armena alfabeto: Քելե Քելե : Venu, venu) estas kanto de la fama armena kantistino Siruŝo. La kanto estis komponita de H.A. Der-Hovagimian. Ĝi estis prezentata en la angla kaj armena lingvoj kaj ĝi reprezentis Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008.

Siruŝo en Belgrado (2008 kantante Qele, Qele)

La kanto fariĝis tre populara en regionoj kie oni parolas la grekan ĉar antaŭe Siruŝo koncertis en Grekio kaj estis konata tie. Ĝi estis multfoje elsendata de London Greek Radio en Britio, kaj estis interpretita en unu el la epizodoj de la serio X-Faktoro de Grekio kaj Kipro.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti