Quebrada de Humahuaca

Quebrada de Humahuaca estas profunda kaj mallarĝa ravino el tektonika-pluva origino situanta en Jujuy, en la nordokcidenta Argentino.

Quebrada de Humahuaca
Monda heredaĵo

Lando  Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, v
Fonto 1116
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 23° 11′ 59″ S, 65° 20′ 56″ U (mapo)-23.199861111111-65.348861111111Koordinatoj: 23° 11′ 59″ S, 65° 20′ 56″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 2003  (27-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Jujuy

Quebrada de Humahuaca (Jujuy)
Quebrada de Humahuaca (Jujuy)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Argentino

Quebrada de Humahuaca (Argentino)
Quebrada de Humahuaca (Argentino)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La ravino estas trairata de la rivero Grande, afluanto de la rivero Paragvajo. Ĝi apartenas al la subregiono Orienta Montĉeno, kaj estas limigita de du montoĉenoj: la okcidenta kaj la orienta.

Tilcara
Hornocal

La ravino estas arida areo kun pejzaĝa belo kaj riĉe je kulturaj heredaĵoj, kiuj videblas en la lokoj de sudo al nordo: Bárcena, Volcán, Purmamarca –kie elstaras la Monteto de la Sep Koloroj–, Maimará, Tilcara. Perchel, Huacalera, Uquía, Humahuaca kaj Tres Cruces.

La klimataj kondiĉoj igas la vintron freŝa kaj seka, estante la plej konvena sezono por ĝin viziti.

Ĉi tiu loko estis la scenejo de pluraj bataloj dum la Argentina Milito por Sendependeco kaj dum la milito antaŭ la invado de la Perua-Bolivia Konfederacio.