Quiñonería

municipo en Hispanio

Quiñonería [kinjoneRIa] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Quiñonería
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42126
Demografio
Loĝantaro 9  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 2° 3′ U (mapo)41.537222222222-2.0575Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 029 m [+]
Areo 38,47 km² (3 847 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quiñonería (Provinco Sorio)
Quiñonería (Provinco Sorio)
DEC
Quiñonería
Quiñonería
Situo de Quiñonería
Quiñonería (Hispanio)
Quiñonería (Hispanio)
DEC
Quiñonería
Quiñonería
Situo de Quiñonería

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Quiñonería [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Quiñonería en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 220 loĝantojn el la 1877.

Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn La Quiñonería kaj Peñalcázar. Ĝi limas kun Almazul, Reznos, Caravantes kaj Deza.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Encinares de Sierra del Costanazo, okupanta 758 hektarojn, nome 20 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Peñalcázar (Roko de la Alkazaro), nun senhoma.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti