Quintana del Puente

Quintana del Puente [kinTAna delPŬENte] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Quintana del Puente estas etimologie komprenebla kiel Domaro de la Ponto.

Quintana del Puente
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34250
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 12′ U (mapo)42.083611111111-4.2063888888889Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 11,52 km² (1 152 ha) [+]
Quintana del Puente (Provinco Palencio)
Quintana del Puente (Provinco Palencio)
DEC
Quintana del Puente
Quintana del Puente
Situo de Quintana del Puente
Quintana del Puente (Hispanio)
Quintana del Puente (Hispanio)
DEC
Quintana del Puente
Quintana del Puente
Situo de Quintana del Puente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintana del Puente [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 290 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La rivero Arlanza trapasas la urbon. La municipa teritorio limas kun Cordovilla la Real, Palenzuela, Villahán kaj Herrera de Valdecañas.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1942 oni konstruis sur la deklivo de la monto kontraŭtuberkulozan sanatorion kaj sekve jam en 1055 feriejon por filoj de militistoj, el kiuj ambaŭ instalaĵoj helpis la lokan ekonomion.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Stefano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti