Quintanas de Gormaz
Quintanas de Gormaz [kinTAnas degorMAZ] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, foje atribuita ankaŭ al Komarko de Sorio. La loknomo Quintanas de Gormaz estas etimologie komprenebla kiel Bienoj de Gormaz, alude al la loĝloko Gormaz.
Quintanas de Gormaz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42313 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 30′ N, 2° 59′ U (mapo)41.508055555556-2.9758333333333Koordinatoj: 41° 30′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 937 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanas de Gormaz [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 61 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas sudoriente de Burgo de Osma.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la Censo de 1789 ordonita de la Grafo de Floridablanca, ĝi apartenis al la Partio de Gormaz en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de senjorlando sub la aŭtoritato de la vicurbestro, nomumita de la Grafo de Ribadavia.
Ĝi havis fervojon kaj propran stacion el 1895 ĝis 1985. La konstruaĵo de la lernejo de Quintanas de Gormaz, verko de la arkitekto Ramón Martiarena Lascurain (1897-1966), eble estas la lernej-konstruaĵo plej simbola de la rura medio de la provinco. Ĝi estis konstruita en 1927, kiam Laureano Soria estis urbestro de Quintanas de Gormaz, profite de la ekonomia tiam prospero per la loka ekspluatado de rezino. En la supra etaĝo estis la loĝejo de la instruisto. Aktuale ĝi estas muzeo pri rezino.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.