Réformes...une langue est la propriéte de tous!

Libreto pri la reformemo en Esperantujo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Réformes…une langue est la propriété de tous! (Reformoj...lingvo estas ĉies propraĵo), verkita kaj eldonita en 2012 de André Cherpillod en Courgenard, estas franclingva libreto. Estas pritraktita la problemo de la reformemo en Esperantujo. La aŭtoro opinias ke Esperanto kiel vivanta lingvo evoluas per ties uzantoj.

Réformes…
une langue est la propriété de tous!
Réformes… une langue est la propriété de tous!
Réformes…
une langue est la propriété de tous!
Aŭtoro André Cherpillod
Eldonjaro 2012
Urbo Courgenard
Eldoninto André Cherpillod
Paĝoj 16
vdr
Citaĵo
 Oni ne ŝanĝas lingvon; estas tiu ĉi kiu ŝanĝiĝas. Oni ne povas ŝanĝigi ĝin, nek malebligi ties ŝanĝon 

.

Sen nomi ĝin, André Cherpillod ŝajnas ataki la Analizan Skolon, kaj akceptas ne nur evoluon de la vorttrezoro sed ankaŭ de la gramatiko de Esperanto. Li emfazas kaj aprobas la pasivan rolon de la Akademio de Esperanto, laŭdas ties agadon sub la direktado de Gaston Waringhien, William Auld kaj André Albault, sed konsideras netaŭgajn la postajn decidojn... kiel tiun pri la uzado de "x" en cx (ĉ), gx (ĝ), tiun pri la landonomoj Egiptujo kaj Koreujo [1]...

Rilate al la estonteco de Esperanto la aŭtoro estas sufiĉe pesimista.

Referencoj redakti

Eksteraj Ligiloj redakti