Róbert Lakatos (aldviolonisto)

Róbert Lakatos [lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Róbert estas hungara aldviolonisto. Lia familia nomo estas laŭ la slovaka ortografio Lakatoš.

Róbert Lakatos
Róbert Lakatos
Róbert Lakatos
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1973 (1973-11-23) (50-jaraĝa)
en Šaľa
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo aldviolonisto
vdr

Róbert Lakatos[1] naskiĝis la 23-an de novembro 1973 en Šaľa (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).

Biografio redakti

Róbert Lakatos apartenas al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Li frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste konservatorion en Bratislavo inter 1990-1996, fine li akiris diplomon en muzikarta altlernejo en Bratislavo en 2002. Li okupiĝas pri klasika muziko, ankaŭ pri hungaraj popolkantoj, eĉ li kombinas folkloron, ĵazon kaj klasikan muzikon. Inter 1997 kaj 2004 li apartenis al la slovaka simfonia orkestro, poste en 2005 li fondis propran orkestron. Li komponis akompanajn melodiojn al pluraj slovakaj teatroj, foje al Teatro Jókai (Békéscsaba). Li ricevis premiojn en 2011 kaj 2012. Li edziĝis dufoje.

Fontoj redakti

Referencoj redakti