Røst
komunumo en Nordland, Norvegio
Røst estas komunumo en la norvega provinco Nordland. Ĝi estas parto de la distrikto kaj insularo Lofoten. La administra centro de la municipo estas la vilaĝo kaj insulo Røstlandet. Fine de 2023 en la komunumo vivis 469 loĝantoj. La komunumo kovras 11.2 kvadratajn kilometrojn distribuitaj sur 365 insuloj kaj insuletoj. La ĉefa insulo Røstlandet estas preskaŭ elipsa - ĝi estas 6 km longa kaj 4 km larĝa.
Røst | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Norvegio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8064 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 469 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 67° 31′ N, 12° 6′ O (mapo)67.5212.098888888889Koordinatoj: 67° 31′ N, 12° 6′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 10,12 km² (1 012 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Røst [+] | |||||
Blazono redakti
La modernan blazonon akceptitan en 1986 dezajnis Arvid Sveen. Ĝi montras tri nigrajn kormoranojn (Phalacrocorax aristotelis) sur griza fono. Tiuj kormoranoj ludas gravan rolon en loka legendo pri tri fratoj kiuj povas sin transformi en kormoranoj.[1]
Notoj redakti
- ↑ Norske Kommunevåpen (1990). Nye kommunevåbener i Norden ("novaj komunumaj blazonoj en la nordo"). Arkivita el la originalo je 2012-04-17. Alirita 2008-11-25. (resume angle)