La Tufkormorano, Eŭropa tufkormorano, Komuna tufkormorano aŭ pli malprecize Ordinara kormorano (Phalacrocorax aristotelis) estas birdo en la familio de kormoranoj de la ordo de Pelikanoformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufkormorano
Ordinara kormorano
Ordinara kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Specio: P. aristotelis
Phalacrocorax aristotelis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ili reproduktiĝas ĉe la rokaj marbordoj de okcidenta kaj suda Eŭropo, sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, ĉefe vintrante en sia reproduktaj teritorioj escepte pro plej nordaj birdoj. En Britio tiu marbirdo estas kutime aludita simple kiel Shag nome la Tufkormorano.[1]

    Aspekto redakti

     
    Juna eŭropa tufkormorano en Kroatio.

    Tiu nigra birdo grandas averaĝe ĉ. 66 al 76 cm, sed ĝenerale povas esti 68–78 cm longa kaj kun enverguro de 95–122 cm; ĝi havas nigran plumaron kun verdeca nuanco, longecan voston kaj flavan gorĝareon, sen blanka makulo ĉe la kapoflanko. Dum la reprodukta sezono plenkreskulo havas mallongan, antaŭkliniĝantan plumtufon. Ĝi havas helverdan okulojn.

    Ĝi distingiĝas el la Granda kormorano pro ioma malgrando, plia svelteco, pli fajna beko, kaj, ĉ reproduktuloj, pro la kresto kaj la metalverdeca nuanco en la plumoj. Inter tiuj diferencoj estas ke Tufkormorano havas pli helan kaj pli mallarĝan bekon; kaj la juna Tufkormorano havas pli malhelajn subajn partojn. La vosto de la Tufkormorano havas 12 plumojn, tiu de la Granda kormorano 14 plumojn. Dumfluge la kolo de la Pigmea kormorano aspektas mallonga kaj dika, dum tiu de la Tufkormorano aspektas rekta kaj mallarĝa kaj tiu de la Granda kormorano aspektas multe pli dika kaj faldita.

    La verdeca nuanco en plumoj rezultis en alternativa nomo "Verda kormorano" foje uzita por la Eŭropa tufkormorano.

    La birdidoj havas malhel-brunan plumaron.

    Habitato redakti

     
    Tufkormorano sur bordo de la lago de la Insuloj Cies.
     
    Tufkormorano dumfluge.

    Ili manĝas en maro, kaj, malkiel la Granda kormorano, estas rara interne. Ili vintras laŭlonge de ĉiu ajn marbordo kun multaj fiŝoj. La tufkormorano vivas ĉemare, kovas en krutaj rokoj, insuloj, en kolonio.

    La Eŭropa tufkormorano estas unu el plej profunde ploĝantoj inter la kormorana familio. Uzante profundosensilon, ili plonĝas ĝis almenaŭ 45 metroj. La Eŭropa tufkormorano estas ĉefe funde manĝanto, tio estas ili trovas sian predon en marfundo. Ili manĝas ampleksan gamon de fiŝoj sed ties plej komunaj predoj estas la sablofiŝojAmmoditedoj. La Tufkormoranoj povas veturi multajn kilometrojn el ties ripozejoj por manĝi.

    En marbordoj de Granda Britio plonĝotempo estas tipe de ĉirkaŭ 20–45 sekundoj, kun rekupera tempo de ĉirkaŭ 15 sekundoj inter plonĝoj; tio estas konsista pro aerobia plonĝado, tio estas, la birdo dependas el la oksigeno en ties pulmoj kaj solvita en ties sangofluo dum la plonĝotempo. Kiam ili plonĝas, ili antaŭe saltas for el la akvo por havi kroman elanon al plonĝo.

    Reproduktado redakti

     
    Phalacrocorax aristotelis - MHNT

    Ili reproduktiĝas ĉe marbordoj, nestumante sur rokaj kornicoj aŭ fendoj en malgrandaj kavoj. La nestoj estas fuŝaj amasoj de putriĝintaj algoj aŭ bastonetoj cementotaj kune kun la propra birda guano. La reprodukta sezono estas longa, komence en fina februaro sed kelkaj nestoj ne startas ĝis majo aŭ eĉ poste. La ino demetas 3 ovojn. Ties idoj eloviĝas senlanugaj kaj tiele dependas tute el la gepatroj por varmo, ofte dum periodo de du monatoj antaŭ ekflugo. Elnestiĝo povas okazi je iu ajn tempo el komenca junio al fina aŭgusto, escepte al meza oktobro. La kovado daŭras 31 tagojn kaj post pluaj 48 al 58 tagoj, povas okazi ekflugo.

    Vivodaŭro atingas 15 jarojn.

    Subspecioj redakti

    Estas tri subspecioj:

    • Phalacrocorax aristotelis aristotelis - nordokcidenta Eŭropo (marbordoj de Atlantika Oceano)
    • Phalacrocorax aristotelis desmarestii - suda Eŭropo, sudokcidenta Azio (marbordoj de Mediteranea Maro kaj Nigra Maro)
    • Phalacrocorax aristotelis riggenbachi - marbordoj de nordokcidenta Afriko

    La subspecioj diferencas iome laŭ bekogrando kaj pro brusta kaj krura koloroj de junuloj. Ĵusa pruvaro sugestas ke la birdoj de la atlantita marbordo de sudokcidenta Eŭropo estas distingaj el ĉiuj tri, kaj povus esti ankoraŭ nepriskribata subspecio (Yésou et al., British Birds 98: 369-370, 2005).

    La nomo de Tufkormorano estas uzata ankaŭ en la Suda Hemisfero por kelkaj aldonaj specioj de kormoranoj.

    Kormoranejoj redakti

     
    Tufkormoranoj en reprodukta plumaro, Snæfellsnes, Islando

    La Eŭropa tufkormorano povas esti facile vidata en la jenaj reproduktaj lokoj dum la reprodukta sezono (fino de Aprilo al meza Julio): Farneoj, Anglio; Fowlsheugh, Skotlando; Runde, Norvegio; Islando; Ferooj kaj Galegio, Hispanio.

    La plej granda kolonio de Eŭropa tufkormorano estas en insuloj Cies, kun 2,500 paroj (25% el la tutmonda populacio).

    Bildaro redakti

    Notoj redakti

    Bibliografio redakti

    • Nelson, J.B., 2005. Pelicans, cormorants, and their relatives. Oxford University Press, pages 443-453. ISBN 0 19 857727 3
    • Jean-Yves Monnat & É. Pasquet, 2004. Cormoran huppé (atlantique). In Cadiou, B., Pons, J.M., Yésou, P. Oiseaux marins nicheurs de France métropolitaine (1960-2000). Éditions Biotope, Mèze, 82-86.
    • Culioli, J.M., 2004. Cormoran huppé (méditerranéen). In Cadiou, B., Pons, J.M., Yésou, P. Oiseaux marins nicheurs de France métropolitaine (1960-2000). Éditions Biotope, Mèze, 87-91.
    • Offredo, C., 1989. Nos oiseaux de mer. Penn ar Bed, 121 p. ISSN 0553-4992.
    • Cramp, S. & Simmons, K.E.L., 1977. Handbook of the birds of Europe, the Middle East and North Africa. Vol. 1, Ostrich to ducks. Oxford, p. 207-214. ISBN 0 19 857358 8.
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • Nidal Issa, Jérôme Legrand, Amine Flitti kaj Mathieu Lascève, « Le Cormoran de Desmarest Phalacrocorax aristotelis desmarestii en France continentale », en Ornithos, Rochefort, Ligue pour la protection des oiseaux, vol. 14-2, mars 2007, p. 95-107 (ISSN 1254-2962)
    • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Paris, Gründ, octobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), « Cormoran huppé », p. 46

    Eksteraj ligiloj redakti