La Rückert-Lioj estas kvin lidoj por kantvoĉo kaj piano aŭ orkestro de Gustav Mahler pri tekstoj de Friedrich Rückert. Male al la Kindertotenlieder pri tekstoj de la sama aŭtoro je tio tamen ne temas pri lidociklo, sed pri pokaze memstaraj unuopaj verkoj.

Jen la unuopaj titoloj de la kolekto:

  1. Blicke mir nicht in die Lieder! (14-an de junio 1901)
  2. Ich atmet’ einen linden Duft (julio 1901)
  3. Ich bin der Welt abhanden gekommen (16-an de aŭgusto 1901)
  4. Um Mitternacht (someron 1901)
  5. Liebst du um Schönheit (aŭgusto 1902)

Kune kun la lidoj Revelge kaj Der Tamboursg’sell (pri tekstoj el Des Knaben Wunderhorn), poste enigitaj en la kolekton Des Knaben Wunderhorn de Mahler, ili estis unuafoje en 1905 publikigitaj sub la titolo Sieben Lieder aus letzter Zeit (Sep lidoj el la lasta tempo).

La unua prezentado de la kvar lidoj ekestintaj en 1901 en la orkestra versio okazis la 29-an de januaro 1905 en Vieno sub direktado far la komponisto. En ĉi tiu koncerto Mahler ankaŭ unuafoje prezentis la Kindertotenlieder samkiel ses lidojn el Des Knaben Wunderhorn.

Eksteraj ligiloj redakti