Des Knaben Wunderhorn

La magia korno de la knabo, estas kolekto de popolkantaj tekstoj en tri volumoj verkita kaj publikigita fare de Clemens Brentano kaj Achim von Arnim en Heidelberg ekde 1805 ĝis 1808. Ĝi enhavas amajn, militistajn, vojaĝajn kaj infanajn kantojn ekde la mezepoko ĝis en la 18-a jarcento.

Des Knaben Wunderhorn
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro traditional
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1805
Ĝenro German Romanticism
vdr
(Gravurita) titolo de la unua presado de 1806

La titolgravuraĵo de la dua volumo bildigas la Oldenburger Wunderhorn.

Kulturhistoria fono redakti

La germana intereso pri kolektado de baladoj kaj popolkantoj estas la rezulto de simila intereso en Anglio kaj Skotlando, kiel ekzemple la kolekto de Reliques of Ancient English Poetry (Relikvoj de antikva angla poezio, 1765) de la poeto Thomas Percy.

La pli junaj adeptoj de la Romantismo sin dediĉis, forte emociita de naciisma sento, al kolektado kaj studado de la originoj de la ĝermana pasinteco en popolkantoj, fabeloj, mitoj, legendoj, sagaoj (nibelunga sagao) kaj ĝermana poezio (Edda). Ĉio, kio en ilia vido estis netuŝita de la negativaj efikoj de la moderna civilizacio, estis rigardata kiel bona kaj helpoplena por la "saniĝo de la nacio".[1]

Johann Wolfgang von Goethe deklaris ke la loko de tiu ĉi verkaĵo estas en ĉiu hejmo. La magia korno estas objekto simila al la Korno de abundeco (Latine, Kornukopio).

En kulturo redakti

Multaj kantoj de la kolekto kiel ekzemple Es ist ein Schnitter, heißt der Tod (Estas rikoltisto, kiu nomiĝas morto) estis komponitaj fare de bonkonataj komponistoj, inkluzive de Felix Mendelssohn, Robert Schumann, Carl Loewe, Johannes Brahms, Weber, kaj poste de Zemlinsky, Zeisl, Schönberg kaj Webern.

Sed la plej konataj melodioj estas de Gustav Mahler, kiu atestis ke tiu ĉi kolekto estis inter liaj plej karaj kaj kiu traktis pri komponado de kantoj el ĝi dum sia dudekaj jaroj (la tria jarkedo de lia vivo). La kantoteksto de la unua el kvar kantoj, Lieder eines fahrenden Gesellen, kies komponado li verkis en 1884, estas bazita sur la kanto "Wenn mein Schatz". Kaj al proksimume du dekduoj da melodioj de la jaroj 1887-1901, multaj el kiuj estis integrigitaj kiel ĉapitroj ene de liaj Dua, Tria kaj Kvara Simfonioj.

Eldonoj redakti

  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder, 3 Bde; Tübingen: J. C. B. Mohr, 1926; Nachdruck der Ausgabe: Heidelberg: Mohr und Winter, 21819
  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder; hrsg. von Heinz Rölleke; Frankfurt am Main; Leipzig: Insel-Verlag, 2003; ISBN 3-458-17150-9
  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder; hrsg. von Karl Bode; Berlin ; Leipzig ; Wien ; Stuttgart : Bong, Bongs Goldene Klassiker-Bibliothek 1916, 2 Bände

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rene Welleck: Geschichte der Literaturkritik 1750-1950, Band I, Das späte 18. Jahrhundert - Das Zeitalter der Romantik, de Gruyter, 1978, paĝo 526

Eksteraj ligiloj redakti