Rümlang
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rümlang (stacidomo). |
Rümlang estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. (Ne miksu kun Rümlingen)
Rümlang | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 27′ 13″ N 8° 32′ 0″ O / 47.45361 °N, 8.53333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 13″ N 8° 32′ 0″ O / 47.45361 °N, 8.53333 °O (mapo) |
Areo | 12,39 km² |
Alteco | 443 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8153 |
Komunumkodo | 0097 |
Geografio
redaktiRümlang situas ĉe la bordo de la rivero Glatt. Sur ĝia teritorio alfluas la rivereto Furt al Glatt. La komunumo troviĝas rekte okcidente de la Flughaveno Zuriko kaj la fino de ĝia kurejo 28 troviĝas sur la teritorio de la komunumo. Norde Rümlang limas al la urbo Zuriko, okcidente al Regensdorf.
Trafiko
redaktiRümlang situas sur la trajnlinio de Zuriko al Bülach kaj Ŝafhaŭzo kaj ankaŭ per busoj estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj per la rekta najbareco de la interkontinenta flughaveno, la komunumo estas ligita al la tuta mondo.
Historio
redaktiEstis trovitaj sur la teritorio de la komunumo restaĵoj de romiaj setlejoj. La unua dokumenta mencio de Rümlang datiĝas el la jaro 924.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Rümlang
- Rümlang en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)