Rabanera [rabaNEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Rabanera estas etimologie komprenebla kiel RafanejoRafanistino.

Rabanera
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26133
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 29′ U (mapo)42.189444444444-2.4866666666667Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 974 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rabanera (Provinco Rioĥo)
Rabanera (Provinco Rioĥo)
DEC
Rabanera
Rabanera
Situo de Rabanera
Rabanera (Hispanio)
Rabanera (Hispanio)
DEC
Rabanera
Rabanera
Situo de Rabanera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rabanera [+]
vdr
La municipa teritorio de Rabanera, en la sudo de la regiono.
Desupra rigardo al Rabanera.

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Leza komunikita laŭ la regiona ŝoseo LR-466 inter Ajamil de Cameros sude kaj Jalón de Cameros norde kaj la regiona ŝoseo LR-250 kiu komunikas kun aliaj lokoj de la komarko.

Historio redakti

Dum la Moderna Epoko, Rabanera prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 212 loĝantoj ĝis nunaj 32.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, akvedukto super la rivero Rabanera, iana tolfabriko, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti