Malnova Kamero, en hispana Camero Viejo, estas komarko en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La montaro nomita Sierra del Camero Viejo estas komponita de la valo formita de la rivero Leza kaj ĝiaj alfluantoj kaj la du montetaroj korespondaj al la dividejoj disde la valoj de Iregua okcidente, kaj de Jubera-Cidacos oriente, kiuj faras la limojn de la valo en direkto norde-sude.

Malnova Kamero, sude de la regiono.

Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.

Datumoj

redakti
Nombro de municipoj: 12
Nombro de loĝlokoj: 23
Areo: 298,04 km²
Loĝantaro (2011): 765 loĝantoj
Loĝdenseco: 2,57 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 13' 38" norde
Longitudo averaĝe: 2º 28' 30" okcidente
Altitudo averaĝe: 933 msm

Municipoj de la komarko

redakti

Loĝlokoj

redakti

Jen loĝantaro je 2019:

Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj kaj senhomejoj
Ajamil de Cameros 66 66,15 Larriba kaj Torremuña
Cabezón de Cameros 18 12,01
Hornillos de Cameros 17 11,90
Jalón de Cameros 21 8,43
Laguna de Cameros 104 41,60
Leza de Río Leza 42 11,12
Muro en Cameros 36 15,99
Rabanera 32 13,85
San Román de Cameros 128 47,50 Avellaneda, Montalvo en Cameros, Santa María en Cameros, Vadillos, Valdeosera kaj Velilla de Cameros
Soto en Cameros 89 49,05 Luezas, Treguajantes kaj Trevijano
Terroba 34 8,84
Torre en Cameros 10 11,64

Demografio

redakti
 
Demografia distribuado laŭ municipoj en Malnova Kamero.
 
Mapo de la orografio de la Malnova Kamero.
Klasigo de la loĝlokoj laŭ loĝantaro (2019)[1]
Loĝloko Loĝantaro
San Román de Cameros 105
Laguna de Cameros 104
Soto en Cameros 72
Ajamil de Cameros 47
Leza de Río Leza 42
Muro en Cameros 36
Terroba 34
Rabanera 32
Jalón de Cameros 21
Vadillos 18
Cabezón de Cameros 18
Trevijano 17
Hornillos de Cameros 17
Torremuña 12
Torre en Cameros 10
Larriba 7
Velilla de Cameros 5
Avellaneda 0
Luezas 0
Montalvo en Cameros 0
Santa María en Cameros 0
Treguajantes 0
Valdeosera 0

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Por Los Cameros en los años noventa. Consejería de Educación, Cultura. Logroño, 1991. ISBN 84-87209-34-3