Kameroj, en hispana Cameros, estas komarkaro en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Ĝi estas nomita ankaŭ montaro Sierra de Cameros kaj malpli Tierra de Cameros (tero). Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.

Komarkaro Kamerosj en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo. Helblue Nova Kamero; helverde, Malnova Kamero.

Datumoj redakti

 
Torrecilla en Cameros estas la plej loĝata loĝloko en la komarko kaj funckias praktike kiel ĉefurbo de Kameroj.
Nombro de municipoj: 26
Areo: 855,59 km²
Loĝantaro (2007): 3 339 loĝantoj
Loĝdenseco: 4,05 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 12' 47" norde
Longitudo averaĝe: 2º 33' 23" okcidente
Altitudo averaĝe: 951 msm

Municipoj de la komarko redakti

En la listo de la loĝlokoj de Kameroj, plej parto kromnomiĝas de Cameros; aliaj en Cameros aŭ sen kromnomo. La nomado dependas ĉu ili apartenis aŭ ne apartenis al la Senjorlando de Cameros. Kiu ja apartenis havas de.

Nova Kamero redakti

Almarza de Cameros (Ribavellosa), Brieva de Cameros, El Rasillo de Cameros, Gallinero de Cameros, Lumbreras de Cameros (El Horcajo, San Andrés, Venta de Piqueras), Montenegro de Cameros, Nestares, Nieva de Cameros (Montemediano de Cameros), Ortigosa de Cameros (Peñaloscintos), Pinillos, Pradillo, Torrecilla en Cameros, Viguera (Castañares de las Cuevas, El Puente, Panzares), Villanueva de Cameros, (Aldeanueva de Cameros) kaj Villoslada de Cameros.

Malnova Kamero redakti

Ajamil de Cameros (Larriba, Torremuña), Cabezón de Cameros, Hornillos de Cameros, Jalón de Cameros, Laguna de Cameros, Leza de Río Leza, Muro en Cameros, Rabanera, San Román de Cameros (Avellaneda, Montalvo en Cameros, Santa María en Cameros, Vadillos, Valdeosera, Velilla), Soto en Cameros (Luezas, Treguajantes, Trevijano), Terroba kaj Torre en Cameros.

Geografio redakti

Malnova Kamero estas borde de la rivero Leza, dum Nova Kamero estas sur la valo de la rivero Iregua, escepte Brieva en la valo de Najerilla. La tri riveroj, Iregua, Leza kaj Najerilla, estas alfluantoj de Ebro dekstre kaj descendas el la Iberia Sistemo el la sudo de la grandrivero.

Ekonomio redakti

El la Mezepoko ĝis la 19-a jarcento, Kameroj javis gravan industrion pri lano, kaj gregojn de ŝafoj por transmigra brutobredado. Dum la Moderna Epoko, Kameroj prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Tio rezultis en la fakto, ke la lokanoj de kelkaj loĝlokoj estis liberigitaj de militservo. En la dua duono de la 19-a jarcento, tiu industrio ne povis konkurenci kun la tekstila industrio de Katalunio kaj komencis elmigrado kiu ege senloĝigis la komarkaron.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Por Los Cameros en los años noventa. Consejería de Educación, Cultura. Logroño, 1991. ISBN 84-87209-34-3