Nova Kamero
Nova Kamero, en hispana Camero Nuevo, estas komarko en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Al ĝi oni atribuas ankaŭ la loĝlokon de la Provinco Sorio nome Montenegro de Cameros. Akso de la komarko estas la rivero Iregua.
Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.
Datumoj
redakti- Nombro de municipoj: 13
- Areo: 502,23 km²
- Loĝantaro (2009): 2 358 loĝantoj
- Loĝdenseco: 4,70 loĝ/km²
- Latitudo averaĝe: 42º 12' 0" norde
- Longitudo averaĝe: 2º 37' 53" okcidente
- Altitudo averaĝe: 970,67 msm
Municipoj de la komarko
redaktiAlmarza de Cameros, El Rasillo de Cameros, Gallinero de Cameros, Lumbreras de Cameros, Montenegro de Cameros, Nestares, Nieva de Cameros, Ortigosa de Cameros, Pinillos, Pradillo, Torrecilla en Cameros, Viguera, Villanueva de Cameros, Villoslada de Cameros
Demografio
redaktiMunicipo | Loĝantaro | Areo | Submunicipoj |
---|---|---|---|
Almarza de Cameros | 22 | 28,11 | Ribavellosa |
El Rasillo de Cameros | 141 | 15,85 | |
Gallinero de Cameros | 25 | 11,17 | |
Lumbreras de Cameros | 163 | 142,91 | El Horcajo, Pajares, San Andrés kaj El Hoyo |
Montenegro de Cameros | 70 | 55,32 | |
Nestares | 78 | 21,61 | |
Nieva de Cameros | 89 | 42,05 | Montemediano |
Ortigosa de Cameros | 264 | 33,02 | Peñaloscintos |
Pinillos | 16 | 11,89 | |
Pradillo | 59 | 10,28 | |
Torrecilla en Cameros | 482 | 15,82 | |
Viguera | 447 | 41,72 | Castañares de las Cuevas, El Puente kaj Panzares |
Villanueva de Cameros | 81 | 18,44 | Aldeanueva de Cameros |
Villoslada de Cameros | 343 | 94,71 |
Pro la aparteco kaj malfacila vivmedio tiu komarko suferis fortan senloĝigadon laŭlonge de la 20-a jarcento. Tial la loĝantaro malaltiĝis el preskaŭ 9 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 2 350.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redaktiBibliografio
redakti- Por Los Cameros en los años noventa. Consejería de Educación, Cultura. Logroño, 1991. ISBN 84-87209-34-3