Leza de Río Leza [LEza derioLEza] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La rivero Leza estas la akso de la komarka valo.

Leza de Río Leza
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26132
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 24′ U (mapo)42.329166666667-2.4058333333333Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 563 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leza de Río Leza (Provinco Rioĥo)
Leza de Río Leza (Provinco Rioĥo)
DEC
Leza de Río Leza
Leza de Río Leza
Situo de Leza de Río Leza
Leza de Río Leza (Hispanio)
Leza de Río Leza (Hispanio)
DEC
Leza de Río Leza
Leza de Río Leza
Situo de Leza de Río Leza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leza de Río Leza [+]
vdr
La municipa teritorio de Leza de Río Leza, en la centro de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Soto en Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko kaj norde Ribafrecha. La urba kerno estas je 21 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj sur 567 m de altitudo. La ponto de Leza, je la enirejo al la urba kerno, malfermas la vojon al la impona kanjono de la rivero Leza. Ĝi limas norde kaj oriente kun Ribafrecha, sude kun Soto en Cameros (domaro Trevijano) kaj kun Lagunilla del Jubera (domaroj Villanueva de San Prudencio kaj Zenzano), kaj okcidente kun Clavijo.

Historio redakti

Dum la Moderna Epoko, Leza prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 452 loĝantoj meze de la 19-a jarcento ĝis 23 en 1981 kaj nunaj 42.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj kaj ruinoj de aliaj ermitejoj, ponto, palaco, neĝujo, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp. La areo de Leza de Río Leza estas en birdoprotektejo ZEPA “Peñas del Iregua, Jubera y Leza” ĉar estas grandaj kolonioj de gipoj kaj aliaj protektitaj birdoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ernesto Reiner. Viaje por el Camero Viejo. Logroño 1984. ISBN 84-398-2054-2
  • Carmen Herreros. La singularidad de la Ermita de San Martín en Leza de Río Leza. Logroño 2008. ISBN 84-398-2054-2