Ribafrecha [ribaFREĉa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

Ribafrecha
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 041  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 23′ U (mapo)42.354722222222-2.3869444444444Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 23′ U (mapo) [+]
Alto 499 m [+]
Areo 34,58 km² (3 458 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ribafrecha (Provinco Rioĥo)
Ribafrecha (Provinco Rioĥo)
DEC
Ribafrecha
Ribafrecha
Situo de Ribafrecha
Ribafrecha (Hispanio)
Ribafrecha (Hispanio)
DEC
Ribafrecha
Ribafrecha
Situo de Ribafrecha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribafrecha [+]
vdr
La municipa teritorio de Ribafrecha, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza sude de Murillo de Río Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Leza de Río Leza kaj aliaj lokoj de la komarkaro Kameroj kaj norde estas Logronjo. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

Historio redakti

 
La ermitejo de Ribafrecha.

En la testamento de la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, nomita de Nájera, donas al sia filo Sanĉo, kun Viguera, Albelda, Nalda, ktp., la lokon nomitan Frechuela, kiu laŭ proksimeco al la aliaj, devas estis la aktuala Ribafrecha kun alia iama literumado.

En la eklezia vizito kiun Sanĉo de Funes, episkopo de Nájera kaj Calahorra, faris de la pregejoj de sia diocezo en 1153 vizitante tiujn de Ribafrecha kaj de Leza de Río Leza, estis murdita de klerikoj, kaj entombigita en la monaĥejo de Sankta Prudencio de Monte Laturce, oni adoras lin kiel sanktulo.

En 1478 la lokanoj de Clavijo kaj Lagunilla (apartenantaj al la senjorlando de Cameros) forhakis la teritorion de Ribafrecha (de Gómez Manrique) reprezalie pro la detruo de la fortikaĵoj de Entrena (tiam Cameros) fare de la lokanoj de Navarrete (Gómez Manrique).

En la 1960-aj jaroj, Ribafrecha havis propran elektran centralon, movita pere de la energio de la rivero Leza.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 1 702 loĝantoj ĝis nunaj 1000.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti