Entrena estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

Entrena
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26375
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 637  (2023) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 2° 32′ U (mapo)42.383333333333-2.5333333333333Koordinatoj: 42° 23′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 559 m [+]
Areo 21,03 km² (2 103 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Entrena (Provinco Rioĥo)
Entrena (Provinco Rioĥo)
DEC
Entrena
Entrena
Situo de Entrena
Entrena (Hispanio)
Entrena (Hispanio)
DEC
Entrena
Entrena
Situo de Entrena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Entrena [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de la municipo en la nordo de la regiono.

Tra teritorio de la municipo fluas rivero Iregua. La municipa teritorio havas surfacon de 21,03 km². La vilaĝo mem troviĝas je 559 m de alteco. Entrena situas je 12 km de distanco de la urbo Logronjo. La teritorio limas kun Navarrete kaj Lardero norde; Albelda de Iregua oriente; Nalda, Sorzano kaj Sojuela sude kaj Medrano okcidente.

La urba kerno situas en vojkrucejo de la regiona ŝoseo LR-445 al Sojuela sudokcidente; LR-137 sudoriente al Nalda kaj al la LR-111 kiu komunikas al Nova Kamero; LR-137 nordokcidente al Navarrete; kaj LR-254 nordoriente al Lardero kaj Logronjo. En la suda zono estas la unuaj deklivaroj de la montaro Sierra de Moncalvillo. La urba kerno estas en tiu areo, sur la monteto El Conjuro.

Historio redakti

 
La preĝejo.
 
Konvento de Sankta Klara.
 
Krucmonumento.
 
Vitejoj kaj Entrena.

Entrena ekapartenis al kristanoj nur post la konkero de Viguera fare de la navara reĝo Sanĉo la 1-a Garcés en 924. En 1044 aperis dokumentita kun la latinida nomo Antelena. Kun la nomo ankoraŭ latinigita "Entedigone" aperas en dokumento de 1074 de la volumo 6a de la kolekto de Simanko pri donaco de la reĝoj de Nájera kaj Pamplono Don Sancho kaj Doña Placencia donan al Albelda. Poste aperos ankaŭ la literumado "Entidigone".

Ekde 1076 ĝi apartenis al la Regno Kastilio kaj al ties reĝo Alfonso la 6-a. Tiu, pro la strategia valoro de la zono, lima kun la regnoj Aragono kaj Navaro, reloĝigis kaj starigis diversajn fortikaĵojn por protekti la areon, en kiu Entrena.​[1]

La reĝo navar-aragona Alfonso la 1-a starigis sur la monteto El Conjuro gvatoturon kaj ĉirkaŭ disponigis roton. Tie foje ripozis la monarko, ekzemple dokumentite en 1128 kiam aperis Entrena jam kun la titolo "Villa".[1]​ Tiu turo aperas simbole en la municipa blazono. En 1163, Sanĉo la 6-a de Navaro reloĝigis la lokon, post rekonkero de Rioĥo profite de la minoritato de la kastilia reĝo Alfonso la 8-a. Post konfliktoj inter la monarkoj de Navaro kaj Kastilio kaj la per-interveno de la reĝo Henriko la 2-a de Anglio, ĝi revenis al Kastilio en 1179.[2]

Dum la regenteco de Estefanía, vidvino de García Sánchez la 3-a de Pamplono, estis unu de la lokoj favoritaj per la privilegio de unuigi kaj aliaj rajtoj, kun Sojuela, Velilla de la Rad, Fuenmayor, Hornos de Moncalvillo, Medrano kaj Navarrete. Tiujn municipojn oni konis kiel la Sep Villas del Campo.[3]​ Poste tiu reĝino donis Entrena al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera, aperante laŭ la nomo "Antelana". En 1189, la benediktanoj de Santa María la Real de Nájera donis inter alia la preĝejon de Entrena al la episkopo de Calahorra post konfliktoj inter la episkopo kaj la monaĥejo, kun interveno de la reĝo kaj de la abato de Cluny.

La reĝo Alfonso la 7-a donis al Entrena la rajtojn de la Foruo de Logronjo. La 4an de Aŭgusto 1212, Fernando la 3-a konfirmis tiun donon.[1]​​[4]

La reĝo Henriko la 2-a de Kastilio donis la lokon al Juan Ramírez de Arellano. Ekde tiam la urbo estis ligita al la familio Arellano kiuj ege kverelis kontraŭ la familio Gómez Manrique (senjoroj de Navarrete per donaco en 1380 fare de Johano la 1-a de Kastilio al Diego Gómez Manrique de Lara).

En 1478 la lokanoj de Clavijo kaj Lagunilla (apartenantaj al la senjorlando de Cameros) forhakis la teritorion de Ribafrecha (de Gómez Manrique) reprezalie pro la detruo de la fortikaĵoj de Entrena (tiam en Cameros) fare de la lokanoj de Navarrete (Gómez Manrique). En 1492 okazis la Forpelo de la judoj el Hispanio fare de la Katolikaj Gereĝoj. En tiu epoko la juda komunumo en Entrena estis grava kun proksimuma loĝantaro de 50 familioj.[5]

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
Loko Los Encinos.

La plej parto de la municipo estas uzita por kultivoj kaj apenaŭ restas tereno kun indieĝena vegetaĵaro. En la nekultivitaj zonoj estas kverkoj. En la lastaj jaroj oni klopodas rekuperi ulmojn. En 1995 La municipo donis terenojn en la montetoj San Lázaro, Tono kaj Cuatro Cantos al naturkonserva institucio ICONA, por replanti pinojn. Pri arbustoj elstaras timiano, rosmareno, tribuluso kaj prunelo el kies beroj oni produktas lokan likvoron paĉarano.

La natura faŭno de la areo estas kunikloj kaj leporoj kaj malplikvante meloj kaj vizeloj. Foje videblas iuj vulpojaproj, kiuj estas abundaj ĉe la apuda montaro Sierra de Moncalvillo.

Vidindaĵoj redakti

Inter vidindaĵoj menciindas:

 
Ĉefretablo de la preĝejo.
  • Preĝejo de Sankta Marteno, konstruita en 1545, kun tri navoj tripartaj kun kapeloj inter abutmentoj, navkrucejo ktp. Elstaras la ĉefretablo kaj la ĥorejo.
  • Konvento de Sankta Klara, fondita en 1513 de Carlos Ramírez de Arellano kaj lia edzino Juana de Zúñiga, grafoj de Aguilar kaj senjoroj de Kameroj. En 2001 oni fermis ĝin pro manko de monaĥinoj. La apuda preĝejo havas unu navo dupartan kaj kvarangula ĉefareo, kun kapeloj en la unua parto. La ĉefretablo kaj kapeloj estas barokaj.
  • Ermitejo de Sankta Ana je 2 km de la loĝloko laŭ la regiona ŝseo LR-137 en direkto al Navarrete. De aspekto baroka, de la 18-a jarcento, estis restaŭrita en 1964 kaj 2005. Post Sankta Semajno okazas procesio, diservo kaj kamparfesto.
  • Krucmonumento konstruita meze de la 18-a jarcento, ĉe placo Coso, enhavas diversajn figurojn.
  • Parko, naturaj lokoj kaj vinkelo kun hotelo, restoracio ktp. Centro por Renovigeblaj Energioj. Du ŝtonaj vitejkabanoj.

Loĝantaro redakti

Pro sita proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo, Entrena pliigis sian loĝantaron iome post iom laŭlonge de la 20-a jarcento, kompare kun aliaj pli sudaj loĝlokoj, pli for, kiu perdis loĝantaron. Ekde komenco de la 21-a jarcento Entrena ricevis la alvenon de nombraj enmigrantoj, la plej parton magrebanoj, kio akcelis la demografian kreskon, krom de aliaj teroj, pro la alta prezo de la loĝado en Logronjo.

Laŭ la statistika nacia servo INE, Entrena havis 1490 loĝantojn en 2010, nome 778 viroj kaj 712 virinoj. Laŭ la informo de la municipo de Entrena, la loĝantaro en 1a de Januaro 2011 estis de 1503 loĝantoj, 780 viroj kaj 723 virinoj.[6] Historie en 1900 estis 904 loĝantoj kaj nun 1613 loĝ. (2021).

 
Panoramo de la loko el monteto Tono (novembro 2007).

Ekonomio redakti

La ekonomio de Entrena estas bazata sur la kultivo de fruktarboj (ĉefe pirarboj), vitoj kaj karotoj kaj sur la derivita industrio. Duarange oni kultivas olivarbojn, cerealojn, pomarbojn kaj aliajn ekspluatejoj. Irigacio eblas pere de la kanalo kiu kaptas akvon de Iregua en Islallana. Totale estas 1539 ha de kultivo el kiuj 703 ha estas por irigacio kaj 836 ha senirigaciaj. Krome estas 222 ha por paŝtejoj. Entrena estas unu de la municipoj apartenantaj al la areo de protektita devennomo de vino Rioja. Estas kvin vinkeloj aligitaj al tiu institucio, kun totala areo plantita de 716,11 ha el kiuj 623,97 estas por ruĝa vinbero kaj 92,14 por blanka vinbero.​

Ekde 2008 oni konstruis Vinkel-Hotelon, profite de la kreskante turismo pri vino praktikata en Rioĥo. Estas instalitaj ankaŭ kelkaj entreprenoj por fruktoj kaj manĝokonservado.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 «Historia». Arkivigite je 2022-09-22 per la retarkivo Wayback Machine www.entrena.org. Konsultita la 5an de Aŭgusto 2010.
  2. Sáinz Ripa, Eliseo. «La Rioja bajo la monarquía castellana». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 5an de Aŭgusto 2010.
  3. Cantera Orive, Julián. «UN CARTULARIO DE SANTA MARÍA LA REAL DE NÁJERA DEL AÑO 1209». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 4an de Aŭgusto 2010.
  4. Garcia de Cortázar kaj Ruiz de Aguirre, José Ángel (1975). «Sociedad altorriojana de los siglos X al XIV». Revista Berceo. Konsultita en Aŭgusto 2010.
  5. Cillero Ulecia, Antonio (1990). Santos Ochoa S.A., eld. Prehistoria e historia de la villa de Navarrete. ISBN 84-7359-377-4.
  6. «Población». Arkivigite je 2014-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Entrena: www.entrena.org. 2010. konsultita en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti