Albelda de Iregua [alBELda dejREgŭa] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Albelda estas etimologie komprenebla kiel La blanka (el araba) dum de Iregua aludas al la trafluanta rivero Iregua.

Albelda de Iregua
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 738  (2023) [+]
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 28′ U (mapo)42.3575-2.4727777777778Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 535 m [+]
Areo 23,03 km² (2 303 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albelda de Iregua (Provinco Rioĥo)
Albelda de Iregua (Provinco Rioĥo)
DEC
Albelda de Iregua
Albelda de Iregua
Situo de Albelda de Iregua
Albelda de Iregua (Hispanio)
Albelda de Iregua (Hispanio)
DEC
Albelda de Iregua
Albelda de Iregua
Situo de Albelda de Iregua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albelda de Iregua [+]
vdr
La municipa teritorio de Albelda de Iregua, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la malsupra fruktodona valo de la rivero Iregua je nur 13 km de la rioĥa ĉefurbo, por kiu ĝi funkcias kiel dormurbo.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-255 (paralela al la nacia N-111 (inter km 320 kaj 323). Laŭ tiu, Albelda de Iregua estas inter Nalda sude kaj Alberite, Villamediana de Iregua kaj Logronjo norde. Proksime de la urba kerno staras Riscas de Castro, kun 683 metroj de altitudo. Sudoriente, la unuaj deklivaroj de la montaro de Malnova Kamero atingas 1150 metrojn. La urba kerno mem kuŝas sur 542 metroj super la marnivelo.

Nordokcidente: Entrena Norde: Lardero y Alberite Nordoriente: Alberite
Okcidente: Entrena   Oriente: Clavijo
Sudokcidente: Nalda Sude: Nalda Sudoriente: Clavijo

En la teritorio estas restaĵoj de nunaj senhomejoj Longares, jam en la 12-a jarcento, Morcuera, jam en la 14-a jarcento, kaj Mucrones.

Historio redakti

 
Urba kerno.
 
Enirejo.

En 1063 la episkopo de Nájera havigis al la loko loĝrajtigilon, en kiu ĝi aperis menciita kiel Longares. Tiu loĝloko apartenis al apuda loko Nalda, al kiu la domaro Albelda devis pagi dum la periodo de historio de la Senjorlando de Kameroj.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj sudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Albelda de Iregua, pro proksimeco kaj bona komunikado al la provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj tiel oni altiĝis el 1 273 loĝantoj ĝis nunaj 3 484.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la iama brutobredado, agrikulturo (vinproduktado, vinkeloj) kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas la ruinoj de iama monaĥejo, la moderna preĝejo de Sankta Marteno konstruita en 2012 en la urba kerno, post iamaj preĝejoj kolapsis pro malforta fundamenta tereno, la ermitejoj, el kiuj du kun romanikaj absidoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti