Lardero [larDEro] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies sudo estas Lardero kaj tial funkcianta kiel ĉeurbo kaj dormurbo, kiel la dua plej loĝata urbo en la komarko nur post Logronjo. La loknomo Lardero estas etimologie komprenebla kiel Lardejo, alude al produktado de lardo kaj aliaj porkaĵoj en la epoko de la Romia Imperio ("lardarius").

Lardero
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 321  (2023) [+]
Loĝdenso 566 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 2° 28′ U (mapo)42.426111111111-2.4613888888889Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 438 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lardero (Provinco Rioĥo)
Lardero (Provinco Rioĥo)
DEC
Lardero
Lardero
Situo de Lardero
Lardero (Hispanio)
Lardero (Hispanio)
DEC
Lardero
Lardero
Situo de Lardero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lardero [+]
vdr
La municipa teritorio de Lardero, en la nordo de la regiono.

Historie, la ĉefa enspezofonto de Lardero estis la agrikulturo (uvoj, persikoj, piroj, pomoj...). Nune la demografia kresko gravis en la lasta jardeko, kaj Lardero estas jam praktike unuigita al Logronjo ĉar la municipaj busoj de la ĉefurbo venas en Larderon.

Geografio redakti

Ĝi estas je 5 km sude de la centro de la rioĥa ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la ŝoseo N-111 inter la km 324 kaj 329, same kiel de la aŭtoŝoseo AP-68. Laŭ tiu, Lardero estas inter Villamediana de Iregua oriente kaj Navarrete okcidente.

Historio redakti

 
Blazono en blazondomo.
 
Preĝejo de Sankta Petro.

De romia epoko devenas restaĵoj de ŝoseo kiu pasis tra Lardero, kaj tra San Cristóbal kaj Atayo nun senhomaj. Komence de la 1-a jarcento oni mencias lokon nome Ladrero, kiu probable estas Lardero, en la foruo havigita al Nájera de Sanĉo la Aĝa kaj konfirmita de Alfonso la 6-a.

En 1040 aperas la nomo Lardero en donaco farita de la plej aĝa filo de la reĝo Sanĉo la Plej Aĝa, nome García, de domo kaj bieno de Juan de Lardero al Aznar Íñiguez, en teritorio de la rivero Iregua, kontraŭ ĉevalo. La testamento de la reĝino Estefanía, edzino de la reĝo García, de 1060, mencias donacon al ŝiaj gefiloj de loĝlokoj, inter kiuj Lardero kaj Atayo, kiujn ŝi donas al siaj filinoj respektive. En 1350 Lardero aliĝis al Logronjo por eviti senloĝantigon. Ĝi havis unuan urbestron en 1645. Atingis titolon de villa en 1820 kaj sendependiĝis de Logronjo en 1834. En 1047, Munio, abato de Irache, aĉetis vitejojn inter Lardero kaj Torrilas, ambaŭ en la provinco Rioĥo.

En 1557 Lardero jure plendis al la Chancillería de Valladolid por eviti devigon subteni preterpasantajn armeanojn.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Lardero tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el milo da loĝantoj ĝis nunaj 11 000.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Vizitindaĵoj estas la Preĝejo de Sankta Petro, Baziliko de Sankta Marcial, krucmonumento, Tombejo La Barranca omaĝe al ekzekutitoj dum la Hispana Enlanda Milito ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti