Navarrete

Navarrete [nabaREte] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Navarrete estas etimologie komprenebla kiel "Pordo de Navaranoj" el eŭskaj "Nafar" kiu signifas navarojn kaj "ate" kiu signifas pordeton. En historiaj dokumentoj ĝi aperas kiel Navarrete en 1196, Nauarret en 1200 kaj 1214, Nauarreth 1214, kaj Navarreta en 1483.[1]

Navarrete
Navarrete y la Sierra de Cantabria.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26370 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 016  (2022) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 2° 34′ U (mapo)42.429166666667-2.5611111111111Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Areo 28,49 km² (2 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Navarrete
Situo de Navarrete

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Navarrete [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas je ĉirkaŭ 9 km de Logronjo, laŭ la loka signalaro laŭ la Jakoba Vojo. Deklarita pro sia historia kaj monumenta gravo "Histori-Arta Ensemblo". Ĝi estas la aktuala nura ceramika centro de la regiono kaj unu el la plej gravaj de norda Hispanio.

La municipa teritorio de Navarrete, en la nordo de la regiono.

GeografioRedakti

Al Navarrete oni povas alveni el Logronjo, laŭ la ŝoseo LO-20 (direkto al Vitorio) kun la ligo laŭ la A-12 (direkto al Burgoso) kiu ebligas aliron al la municipo. Ankaŭ la AP-68 havas aliron al la municipa teritorio. Laŭ la regiona LR-137 oni alvenas norde al Fuenmayor kaj de tie al Alavo en Lapuebla de Labarca, kaj sude al Entrena.

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Fuenmayor kaj Cenicero Norde: Fuenmayor Nordoriente: Fuenmayor kaj Logroño
Okcidente: Cenicero kaj Huércanos   Oriente: Lardero
Sudokcidente: Sotés Sude: Hornos de Moncalvillo kaj Medrano Sureste: Entrena

Navarrete estas tre okcidente en la baseno de la rivero Iregua alfluanto de Ebro kaj tra la municipa teritorio fluas la rivero Daroca. La plej alta punkto estas je 804 msm. De 2 849 ha de la municipo 2 572 estas kultivataj, el kiuj 608 estas irigaciaj kaj 1 964 neirigaciaj. La ĉefa kultivo estas la vito.

HistorioRedakti

 
Navarrete kaj montaro Sierra de Cantabria.

La nasko de Navarrete okazis jure el 1195, kiam ĝi ricevis foruon havigitan de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio. Kadre de kastilia reloĝado kontraŭ la regno Navaro, oni klopodis kreadon de grava setlejo inter Logronjo kaj Nájera, alvokante la lokanoj de kelkaj jam ekzistintaj domaroj, konataj kiel Corcuetos - nome San Llorente, San Antolín, San Pedro kaj Nuestra Señora del Prado-, al kortumo cele al la kreado de setlejo ĉe la monteto Tedeón.

Al Navarrete oni donis rajtojn al teritorioj kiuj inkludis Fuenmayor, Medrano, Daroca de Rioja, Sotés kaj Hornos de Moncalvillo. Ili formis grandan komunumaron nome “Villas del Campo”, kun rajtoj al la monto Moncalvillo. Tiu ekonomia komunumaro aperis citita en dokumentoj ekde la 11-a jarcento, el kiuj la plej frua la testamento de la reĝino Estefanía de Pamplono, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, nomita de Nájera.

La Jakoba Vojo favoris la kreskon dum la 12-a jarcento. Tiukadre restis ruinoj de la Hospitalo de Sankta Jokano de Akkro oriente de la loko konstruita fine de la 12-a jarcento aŭ komence de la 13-a jarcento. Dum la venontaj jarcentoj, la konfliktoj inter nobeloj, la politika malstabileco, la akonomia krizo, la epidemioj estis tialoj de la defenda trajtaro de Navarrete per kastelo sur la alto de la monteto Tedeón kaj per muregoj. En la 14-a jarcento, Navarrete ekdependis de Juan Ramírez de Arellano per donaco de la reĝo Henriko la 2-a de Trastámara, kaj el 1380 de Diego Gómez Manrique de Lara.

En 1478 la lokanoj de Clavijo kaj Lagunilla (apartenantaj al la senjorlando de Cameros) forhakis la teritorion de Ribafrecha (de Gómez Manrique) reprezalie pro la detruo de la fortikaĵoj de Entrena (tiam Cameros) fare de la lokanoj de Navarrete (Gómez Manrique).

En la 16-a jarcento, la perdo de la defenda neceso rezultis en la damaĝo al defendostrukturoj, kio faciligis la urban kreskon kiu plifirmigis la urban strukturon restantan ĝis nun. Tiu kresko okazis ĉirkaŭ la konstruado de la aktuala preĝejo, anstataŭ la iama proksima preĝejo de Sankta Maria, sur la suda deklivaro de la monteto Tedeón.

AktualoRedakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Navarrete tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni plialtiĝis el 1 737 loĝantoj ĝis nunaj 3000.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas la urba kerno, la preĝejo, du ermitejoj, ruinoj de iama hospitalo, restaĵoj de iama murego, urbodomo kiu estis iama palaco, tipaj anguloj, placoj, surstrataj skulptaĵoj, rigardejo al la pejzaĝo, industriaj kamenoj, Jakoba Vojo, Vinvojo, naturaj lokoj, akvorezervejo Valbornedo ktp.

BildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti