Sotés
Sotés [soTES] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.
Sotés | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26371 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 260 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 2° 36′ U (mapo)42.400277777778-2.6008333333333Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 672 m [+] | ||
Areo | 14,6 km² (1 460 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotés [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas sur la okcidenta valo de la rivero Iregua, alfluanto de Ebro, kaj pli precize inter rojoj Barranco de las Alías kaj Barranco de la Tejera; je distanco de 16 km de Logronjo kaj de 10 km de Nájera. Ties altitudo estas de 672 m.s.m. La urba kerno estas sur monteto, kaj la reliefo des pli plialtiĝas kaj krutiĝas ju pli suden, ĝis Serradero de 1491 m.
Sotés estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo LR-341 kiu komunikas sudorienten kun Hornos de Moncalvillo kaj nordokcidenten kun Ventosa kaj la aŭtoŝoseo A-12 el Logronjo al Vigo; krome ankaŭ la regiona ŝoseo LR-341 komunikas nordorienten kun la aŭtoŝoseo A-12 pri proksime al Logronjo.
Historio
redaktiEstis restaĵoj de Bronzepoko kaj frua Ferepoko.
Jam en la Mezepoko, menciindas la daton 2a de novembro 1044, pro donaco al la monaĥejo de Sankta Johano de Sojuela en kiu la reĝo Don García de Nájera mencias "Sotiello". Alia dokumento kiu referencas tiun lokon estas de 1068; en ĝi la reĝo Don Sancho de Peñalén mencias Sotés. En 1137, Alfonso la 7-a donas al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera la heredaĵojn kiuj li estis havinta en Sotés.
Ekde la 18-a jarcento floris Sotés: oni kreis hospitalojn por pilgrimantoj de la Jakoba Vojo; oni havigis en 1747 fare de la reĝo Fernando la 6-a la titolon "Villa" kaj sekvan sendependigon de Navarrete; kaj naskiĝis Domingo Dulce y Garay en 1808, kiu estis grava generalo kaj liberala politikisto en la epoko de la Karlismaj Militoj, sed ne nur.
Aktualo
redaktiLa rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 571 loĝantoj ĝis nunaj 276.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo (vinproduktado), forstado, kaj la rura turismo. Oni elfosas naturan gason.[1]
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la palacoj, natura loko Fuente "El Colegial", kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.