Ventosa [benTOsa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Ventosa estas etimologie komprenebla kiel Ventejo.

Ventosa
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26371
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 194  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 38′ U (mapo)42.403888888889-2.6263888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 654 m [+]
Areo 9,38 km² ( 938 ha) [+]
Ventosa (Provinco Rioĥo)
Ventosa (Provinco Rioĥo)
DEC
Ventosa
Ventosa
Situo de Ventosa
Ventosa (Hispanio)
Ventosa (Hispanio)
DEC
Ventosa
Ventosa
Situo de Ventosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventosa (La Rioja) [+]
vdr
La municipa teritorio de Ventosa, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ventosa estas sur la nordaj deklivaroj de la montaro Sierra de Moncalvillo, kio havigas ondecan orografion, kun abundaj montetoj. Ĝi fakte kuŝas inter la basenoj de la riveroj Najerilla kaj Iregua, kaj tial la klimato, orografio kaj vegetaĵaro dependas de la trajtoj de la zono de transiro inter montaro kaj valo. La totala agrikultura areo estas de 783 ha, nome 404 ha de kultivitaj teroj, 156 ha de forsta arbaro, 69 ha de paŝtejoj kaj 153 ha en aliaj teroj neforstaj. Sekve, la uzata agrikultura areo estas de 473 ha.

La municipa teritorio limas kun Sotés oriente; Huércanos, Alesón kaj Manjarrés okcidente kaj Santa Coloma sude. La regiona ŝoseo LR-341 komunikas kun Sotés sudoriente kaj kun la aŭtovojo A-12 el Logronjo al Vigo.

Historio redakti

 
Tipa domo.

La plej frua dokumenta mencio datas de la 11-a jarcento, kiam la reĝo de Nájera Sanĉo la 3-a la Plejaĝa donas la senjorlandon de Ventosa al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla en 1020. Aliaj reĝaj donacoj de la sama jarcento aludas al Troseca, nun malaperinta domaro de Ventosa kiu estus inter Santa Coloma, Ventosa kaj Manjarrés. Troseca estis donita de la reĝo García la 3-a de Nájera en 1046 al sia edzino Estefanía, kaj la saman jaron de la morto de la reĝo (1054), la vidvino aligis ĝin al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera. Ventosa estis menciita ankaŭ en la foruoj de Nájera (1076) kaj Logroño​ (1095), ambaŭ havigitaj de Alfonso la 6-a de Leono.

Ĝi formis parton de la Jakoba Vojo, kaj tial estis hospitalo de pilgrimantoj ekde 1162, kaj preĝejo de Sankta Saturnino. La 3a de Aprilo 1367, la loko estis parto de la batalkampo de la fama batalo de Nájera en 1367 kadre de la Unua Enlanda Milito de Kastilio.

Je la administracia divido de Hispanio en "intendencias" farita en la 18a jarcento, ĝi formis parton de la "Intendencia de Burgos", ĝis la konstituo de la Provinco Logronjo en 1822 kaj en 1833. Historiaj dediĉoj estis komerco ekzemple de vino kaj bredado de porkoj.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis el la 1840-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el preskaŭ 800 loĝantoj ĝis 129 en 2001; poste proksimeco al provinca kaj regiona ĉefurbo kun plibonigo de komunikvojoj rezultis en stabiligo de la loĝantaro ĝis nunaj 214.

 
Vitejoj en Ventosa.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, kaj rura turismo. La ĉefa sektoro estas agrikulturo, kun cerealoj kaj vitejoj kiel ĉefaj kultivoj. La censo de 1999 distribuis 404 ha de kultivitaj teroj de tiu municipo en 212 ha por herbokultivoj (inklude ripozitajn kultivejojn kaj familiajn fruktoĝardenojn), 191 ha por vitejoj kaj cetera 1 ha por fruktarboj.

La brutobredado estis tre grava laŭlonge de la historia ĝis nuntempe, dum nombraj familioj partoprenis en la bredado de porkoj kaj ŝafoj en malgrandaj gregaroj ĝenerale, dum aliaj familioj vivtenis sin per aĉet-vendado de gragoj aliloke. Tamen, labormigrado al industrio okazinta dum la lasta triono de la 20-a jarcento, kun la malnovigo de la tradiciaj metodoj de brutobredado kompare kun la novaj intensivaj sistemoj, metis la brutobredadon de Ventosa duarangen fine de la 20-a jarcento. Tiukadre, la censo de 1999 registris por Ventosa 160 bovojn, 96 ŝafojn kaj 17 porkojn.

 
Cerealkampoj en Ventosa.

Kontraste, kelkaj entreprenetoj, esence familiaj, iniciatiĝis kaj evoluis lastatempe: transporto de gregoj, fabrikado de kolbasoj, produktado de mielo, konstruado, vinkeloj kaj gastigado, estas ekzemploj de nuna ekonomio. Krome, preterpasado de pilgrimantoj de la Jakoba Vojo kaj ĝenerala turismo helpis en Ventosa la sektoron de servoj, kun instalo de gastejo (2000) kaj restoracio.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj ties rigardejo, la kvartalo de la vinkeloj, artaĵoj ĉepade kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti