Clavijo [klaBIĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La municipo estas formita de loĝlokoj Clavijo kaj La Unión de los Tres Ejércitos, lastatempe pli loĝata ol la ĉefa kerno pro sia proksimeco al la ĉefurbo.

Clavijo
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 296  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 26′ U (mapo)42.349444444444-2.4261111111111Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 872 m [+]
Areo 19,66 km² (1 966 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Clavijo (Provinco Rioĥo)
Clavijo (Provinco Rioĥo)
DEC
Clavijo
Clavijo
Situo de Clavijo
Clavijo (Hispanio)
Clavijo (Hispanio)
DEC
Clavijo
Clavijo
Situo de Clavijo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clavijo [+]
vdr
La municipa teritorio de Clavijo, en la nordo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur montoĉeno de Kameroj kiu separas la valojn de la riveroj Leza kaj Iregua, same kiel la komarkojn Malnova Kamero kaj Nova Kamero. Limas norde kun Alberite, sude kun Soto en Cameros (domaro Trevijano) kaj kun Leza de Río Leza, oriente kun Ribafrecha kaj okcidente kun Nalda kaj kun Albelda de Iregua.

Ĝi estas atingebla nur laŭ la regiona ŝoseo LR-345; laŭ tiu estas norde la submunicipo La Unión de los Tres Ejércitos, poste Alberite, Villamediana de Iregua kaj Logronjo.

Historio redakti

 
La kastelo kaj parto de la vilaĝo.
 
La kastelo el la vilaĝo.
 
La preĝejo.
 
La bazilik-ermitejo de Sankta Jakobo.

La batalo de Clavijo estas mito kiu estis konsiderita historia, gvidita de la reĝo Ramiro 1-a de Asturio kontraŭ la islamanoj de Abd ar-Rahman la 2-a. Ĝi estus okazinta en la tiel nomata Campo de la Matanza (Kampo de la Amasmurdado), proksime al Clavijo, la 23-an de majo 844. Ĝiaj mitaj trajtoj (la mirakla interveno de la apostolo Jakobo) kaj posta uzado por la tiukadra mito por pilgrimado ktp., kaj manko de historiaj fidindaj referncoj, faras ke nuntempe oni ne kosnnideras ĝin vere reale okazinta.

En la jaro 960 García Sánchez la 1-a de Navaro malliberigis la grafon Fernán González en Cirueña, kaj enprizonigis lin en la kastelo de Clavijo, kio estas la plej frua dokumenta referenco de la kastelo. La urbo aperas menciita en la dokumento Votos de Fernán González a San Millán de la Cogolla.

En 1033, Sanĉo Garcés la 3-a de Navaro donis la kastelon al la Monaĥejo de San Martín de Albelda. Ŝajne en tiu epoko ekzistis du kasteloj, sed restis unu kaj malaperis la alia. En 1074 Sanĉo Garcés la 4-a de Navaro donis la kastelon al Urraca Íñiguez, kaj tiu donis ĝin en 1085 al la Monaĥejo de San Prudencio de Monte Laturce.

La 12an de februaro 1285, Sancho la 4-a de Kastilio, estante infanto, konfirmas la donacon de la loko kun la kastelo al la urbo Logronjo. En 1311 Fernando la 4-a redonas la posedon de la zono al la Monaĥejo de Sankta Marteno de Albelda. En 1396 Diego López de Zúñiga donis la lokoj kun Baños de Rioja, Huércanos kaj Bobadilla al sia filo Iñigo Ortiz de Zúñiga, pro geedziĝo kun Juana, ekstergeedza filino de Karolo la 3-a de Navaro. En 1476, Pedro de Zúñiga, filo de Diego López de Zúñiga, vendis la lokon kun la kastelo al la grafoj de Aguilar kontraŭ 400 000 maravedoj.

En 1478 la lokanoj de Clavijo kaj Lagunilla (apartenantaj al la senjorlando de Cameros) forhakis la teritorion de Ribafrecha (de Gómez Manrique) reprezalie pro la detruo de la fortikaĵoj de Entrena (tiam Cameros) fare de la lokanoj de Navarrete (Gómez Manrique).

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 418 loĝantoj ĝis sub 200 en 2000 kaj poste oni plialtiĝetis ĝis nunaj 300.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado (bovoj, ŝafoj, kaproj), agrikulturo (cerealoj, vitoj, olivarboj), kaj la kultura kaj rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti