Muro en Cameros [MUro enkaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero.

Muro en Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 32′ U (mapo)42.224722222222-2.5294444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 115 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muro en Cameros (Provinco Rioĥo)
Muro en Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Muro en Cameros
Muro en Cameros
Situo de Muro en Cameros
Muro en Cameros (Hispanio)
Muro en Cameros (Hispanio)
DEC
Muro en Cameros
Muro en Cameros
Situo de Muro en Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muro en Cameros [+]
vdr
La municipa teritorio de Muro en Cameros, en la centrosudo de la regiono.
Ermitejo de la Virgen del Cerro.
Ermitejo de la Kruco de la Monto.

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-245 inter Jalón de Cameros kaj la regiona ŝoseo LR-250 (laŭ tiu estas aliaj lokoj de la komarko) oriente kaj laŭ tre montara areo al Almarza de Cameros kaj la komarko Nova Kamero. Aparte estas ankaŭ tre montara regiona ŝoseo LR-463 al Torre en Cameros. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

La urba kerno estas inter la montoj El Cabezo kaj El Cerro, proksime al monto La Rasa kun altitudo de 1477 m super marnivelo. El la areo ekfluas la rivero Muro.

Historio redakti

Dum la Moderna Epoko, Muro prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 284 loĝantoj ĝis nunaj 35.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, iknitoj, arbaroj de fagoj kaj kverkoj kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti