Cabezón de Cameros

Cabezón de Cameros [kabeZON dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero.

Cabezón de Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26135
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 2° 31′ U (mapo)42.196666666667-2.5188888888889Koordinatoj: 42° 12′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Alto 920 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezón de Cameros (Provinco Rioĥo)
Cabezón de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Cabezón de Cameros
Cabezón de Cameros
Situo de Cabezón de Cameros
Cabezón de Cameros (Hispanio)
Cabezón de Cameros (Hispanio)
DEC
Cabezón de Cameros
Cabezón de Cameros
Situo de Cabezón de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezón de Cameros [+]
vdr
La municipa teritorio de Cabezón de Cameros, en la sudo de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Laguna de Cameros kaj norde Jalón de Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

Ĝi estas je 43 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je altitudo de 916 msm.

Historio redakti

Ĝia origino datas el la epoko de la nomita Reconquista kaj la sekva reloĝado. Ĝi formis parton de la Senjorlando de Tejada kreita en la 9-a jarcento. Ĝis la 17-a jarcento ĝi formis parton, jurisdikcie, de San Román de Cameros de kiu sendependiĝis la 2an de februaro 1653 kiam la reĝo Filipo la 4-a akceptis la sendependigon kaj havigis propran municipan teritorion.

Dum la Moderna Epoko, Cabezón prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Ankoraŭ la popola an-nomo estas memoro de tiaj tempoj.

Aktualo redakti

La rura elmigrado, ĉefe al Logronjo, okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 188 loĝantoj ĝis nunaj 19.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, movebla retablo "El Monumento" de 1839, iknitoj, grava arbar-paŝtejo Dehesa de Cabezón kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Reiner, Ernesto. Viaje por el Camero Viejo. Logroño: 1984. ISBN 84-398-2054-2
  • Varios Autores. Por los Cameros en los Años Noventa. Logroño: 1991. ISBN 84-87209-34-3
  • Martínez Rubio, Alberto. Artikolo pri [El Monumento][1] en la revuo Belezos (numero 7a) de la Instituto de Estudios Riojanos. Junio 2008