Radio Radicale
Radio Radicale - itale, do Radikala Radio - estas la oficiala radiostacio de la Radikala Partio en Italio. Ĝi estis fondita en la 1970-aj jaroj, kune kun plia stacio nomata "Radio libere".
Radio Radicale | |
---|---|
Urbo | Romo |
Lando | Italio |
Slogano | Conoscere per deliberare |
Formato | politiko |
Frekvencoj | pluraj frekvencoj, laŭ geografia situo |
Tempo de elsendo | kontinue |
Zono de elsendo | nacia teritorio de Italio, kovrata de radiodisaŭdigo per FM kaj per satelito Hotbird |
Lanĉita | 1976 |
Fondinto | la Radikala Partio en Italio |
Posedanto | listo Pannella |
Gvidantoj | laŭ stato de junio 2016, ĉefredaktoro Ada Pagliarulo kaj 16 pliaj redaktoroj |
Retejo | radioradicale.it |
Reta elsendo | live.radioradicale.it |
Ĝi estas tute libera de komerca reklamo kaj estas parte financyta de la partio, tamen la plej granda parto de la financoj venas de la itala registaro per interkonsento por la dissendado de parlamentaj kunsidoj. [1]
Malgraŭ ke ĝi estas oficiala organo de politika partio, granda parto de la elsendoj estas rektaj elsendoj de parlamentaj debatoj de la Ĉambro de Deputitoj de Italio kaj de la Italia Senato.
Alia granda parto de la elsendotempo uzatas por rekte informi pri la kongresoj de italaj politikaj partioj de ĉiuj politikaj direktoj, de la ekstrema dekstro ĝis la maldekstro.