Radvanec
Radvanec (germane Rodowitz) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur suda cismontaro de Luzacia montaro, proksime de Nový Bor kaj municipo Sloup v Čechách. Ĝia loĝzono situas laŭlonge rojo Dobranovský potok, kiu enfluas ĝis Radvaneca fiŝlago. Sur la granda katastro de municipo estas vico da rokturoj, montetoj, valoj. Vivas ĉi tie 264 loĝantoj (2023).
Radvanec | |||
germane Rodowitz | |||
municipo | |||
Radvanec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Radvanec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Nový Bor | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Situo | Radvanec | ||
- alteco | 305 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 45′ 11″ N 14° 35′ 32″ O / 50.75306 °N, 14.59222 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,83 km² (883 ha) Radvanec | ||
Loĝantaro | 264 (2023) | ||
Denseco | 29,9 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1384 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 52 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 530387 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Radvanec | |||
Retpaĝo: www.radvanec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloup v Čechách, Svor, Nový Bor kaj Cvikov.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1384.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 803 |
1880 | 797 |
1890 | 768 |
1900 | 740 |
1910 | 745 |
1921 | 638 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 666 |
1950 | 319 |
1961 | 275 |
1970 | 203 |
1980 | 136 |
1991 | 83 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 104 |
2014 | 168 |
2016 | 192 |
2017 | 210 |
2018 | 226 |
2019 | 228 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 237 |
2021 | 257 |
2022 | 260 |
2023 | 264 |
Partoj de municipo redakti
- Radvanec
- Maxov
Memorindaĵoj redakti
La plej interesa dominaĵo de la municipo estas kapelo de sankta Antonio de Padovo, kies konstruado estis finita en la jaro 1818, sed ankaŭ vico da reliefoj, kiuj estas hakitaj en rokgrejsaj formacioj rekte en la municipo, sed ankaŭ en ĉirkaŭaj arbaroj.
Interesaĵoj redakti
- Interesaĵo estas, ke arbara tombejo en Nový Bor situis sur parceloj apartenantaj al Radvanec. Ankaŭ ĉi tiea granda fiŝlago estas el flanko de Sloup konata kiel Baniĝejo Sloup.
- Sur la katastro de Radvance estas por turistoj alirebligitaj rokoj Havraní skály, 492 metroj alta monteto Strážný kaj nealtaj montetoj Pomahačův vrch kaj Špaččí vrch.
Famaj naskiĝintoj redakti
- Ludvík Gerthner – komercisto, vitraj teknologioj (1724–1800)
- Antonín Hoffmann – vitrogravuristo (1799–1889)
Pluaj fotoj redakti
-
Radvanec
-
Radvanec
-
Radvanec
-
Municipa ofico en Radvanec
-
Havraní skály