Radvanovice (germane: Schillerberg) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, situanta en Šumava nordoriente de municipo Stožec, en proksimeco de vilaĝo České Žleby en distrikto Prachatice.

Radvanovice
germane: Schillerberg
pereinta vilaĝo
Monumento de la pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Radvanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Stožec
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Situo Radvanovice
 - alteco 815 m s. m.
 - koordinatoj 48° 53′ 10″ N 13° 46′ 13″ O / 48.88611 °N, 13.77028 °O / 48.88611; 13.77028 (mapo)
Katastro 7,58 km² (758 ha) Radvanovice
Estiĝo 1752
 - pereo 1956
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Radvanovice
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝo ekzistis ekde la jaro 1752 ĝis la jaro 1956, kiam finis ellandigado komencita post la dua mondmilito.[1] Nuntempe en la lokoj, kie la vilaĝo situis, estas lokigita ŝtona monumento kun datoj de la estiĝo kaj la pereo de la vilaĝo, kaj videblaj estas ruinoj de la devenaj konstruaĵoj. La nomo de municipo konserviĝis krom la propra katastra teritorio ankaŭ en la nomo de monteto oriente de la devena vilaĝo (Radvanovský vrch, 1012 m); ĝian nomon havas ankaŭ memorinda arbo, 30 m alta Tilio Radvanice kreskanta proksime de la pli supre menciita monumento.

El la historiaj registroj estas konate, ke ankoraŭ en la jaro 1931 vivis en la vilaĝo 191 loĝantoj en tridek unu konstruaĵoj.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti