Rafael de San Millán

hispana esperantisto

Rafael de SAN MILLÁN ALONSO (naskiĝis la 27-an de aprilo 1866 en Madrido - mortis la 7-an de majo 1924) estis hispana esperantisto.

Rafael de San Millán
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1866 (1866-04-27)
en Madrido
Morto 7-an de majo 1924 (1924-05-07) (58-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie li estis kuracisto. Li kunlaboris kun Julio Mangada en la organizado de la hispana movado, kaj specife de tiu en Madrido.

Li ankaŭ verkis originalan poezion. „Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun neplene ellaborita enhavo....“ (Esperanto en Perspektivo, p. 150)

Verkoj redakti

  • Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj (1914)
 
 Tre simple skribita, tiu libreto speciale taŭgas por komencantoj-esperantistoj. Kelkaj eraroj tamen ŝteliris el la plumo de la aŭtoro, kies atenton ni speciale vokas sur la kelkafojan uzon de infinitivo post prepozicio,ekz.: "la kontrabandisto post kisi (kisinte) sian edzinon foriris...", "post longe marŝi (longe marŝinte) mi serĉis kaŝejon." 
— Belga Esperantisto n067 (maj 1914)