Rainer Heckhausen (naskiĝis la 29-a de septembro 1956) estas germana esperantisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio ĉefe kiel estrarano pri publikaj rilatoj. Kadre de tio li ankaŭ plurajn jarojn estis vicprezidanto de GEA.

Rainer Heckhausen
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1956 (1956-09-29) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Post studo de juro, ekde fine de la 1980-aj jaroj li laboras unue kiel gazetara parolisto, nun kiel departementa direktoro pri ekonomio kaj infrastrukturo en la administrejo de la distriktaro Stuttgart. Li loĝas en Pleidelsheim.