Ralsko (Ralska montetaro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ralsko

Ralsko (germane: Rollberg) estas la plej alta monto de Ĉeĥa tabulo. Ĝi situas en distrikto Česká Lípa, en Regiono Liberec, proksimume kvar kilometroj nordoriente de urbo Mimoň en katastraj teritorioj Svébořice, Noviny pod Ralskem kaj Vranov.

Ralsko
germane: Rollberg
monto
Aviadila vido al Ralsko de okcidento
Oficiala nomo: Ralsko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro, Zakupa montetaro
Akvejo Ploučnice
Situo Ralsko
 - alteco 696 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 28″ N 14° 45′ 57″ O / 50.67444 °N, 14.76583 °O / 50.67444; 14.76583 (mapo)
Geologia konsisto fonolito, grejso
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ralsko (hill)
Portalo pri Geografio

La deklivoj kaj la supraĵa parto de la monto estas protektitaj kiel naturrezervejo Ralsko proklamita por protekti la geomorfologiajn formaciojn kaj al ili ligitaj kreskaĵaj biocenozoj. Sur la montopinto situas ruino de burgo Ralsko, el kiu estas ronda belvidejo.

Aliro redakti

Al la montopinto kondukas ruĝe   markita turisma vojo el Mimoň, tra rokoj Vranovské skály al Ralsko, kiu plu daŭrigas sur descendo al nordo al Stráž pod Ralskem. Plej proksimaj trajnaj haltejoj estas en Mimoň aŭ en Pertoltice pod Ralskem sur fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa.

Pluaj fotoj redakti