Ramiro la 1-a (Asturio)
Ramiro la 1-a de Asturio (ĉ. 790 - 1-an de februaro 850) estis reĝo de Asturio inter la jaroj 842 kaj 850. Li estis filo de Bermudo la 1-a la diakono, reĝo de Asturio, kaj de la reĝino Uzenda Nunilona, nepo de Fruela Pérez kaj pranepo de Petro de Kantabrio.
Ramiro la 1-a | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 790 en Oviedo |
Morto | 1-an de februaro 850 (60-jara) en Oviedo |
Tombo | Pantheon of Asturian Kings |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando Asturio |
Familio | |
Patro | Bermudo I of Asturias |
Edz(in)o | Paterna |
Infanoj | Ordoño I of Asturias • Rodrigo of Castile • Gatón de Bierzo |
Okupo | |
Okupo | reganto |
Li sukcedis sian kuzon Alfonso la 2-a la ĉasta, kiu mortis sen heredantoj. Li estis samtempulo de Abd ar-Rahman la 2-a, umajada emiro de Kordovo en la 9-a jarcento. Dum la regado de Ramiro konstruiĝis multaj monumentoj kun sia propra stilo, kiel la palaco Sankta Maria de Naranko.