Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ramona van DALSEM (naskiĝis dum 1928 en Nederlanda Hindio, mortis la 7-an de januaro 1997 en Zoetermeer) estis nederlanda esperantisto kaj kantisto.

Ramona van Dalsem
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1929 (1929-01-26)
en Malang
Morto 7-an de januaro 1997 (1997-01-07) (67-jaraĝa)
en Zoetermeer
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoIndonezio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Post translokiĝo al Nederlando el sia naskiĝlando Indonezio, Esperanto donis al ŝi "la mankintan ekvilibron", kiel ŝi diris en intervjuo al Pola Radio. Ĉar ŝi "trovis, ke ne ekzistas multaj originalaj E-kantoj", ŝi en 1967 registris ĉe UEA la diskon La feliĉo kaj samjare prezentiĝis al la Esperanto-publiko en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo. Sekvis la disko Donu al mi vian manon (1970), la kantaroj Simplaj floroj (1969), Roseroj kaj Kantu kun Ramona (1974), kaj la kasedo En fora lando (1988). Ŝi estis membro de UEA ekde 1963 kaj ofte donacis al la Asocio.

Eldonoj redakti

  • La feliĉo (1967)
  • Simplaj floroj (1969)
  • Donu al mi vian manon (1970)
  • Roseroj kaj Kantu kun Ramona (1974)
  • En fora lando (1988)