Ramousies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Ramousies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Fourmies ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59493 [+]
Poŝtkodo 59177
Demografio
Loĝantaro 227  (2021) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 4° 2′ O (mapo)50.1169444444444.0397222222222Koordinatoj: 50° 7′ N, 4° 2′ O (mapo) [+]
Alto 152 m - 221 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,6 km² ( 960 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Ramousies (Nord)
Ramousies (Nord)
DEC
Ramousies
Ramousies
Situo de Ramousies en departemento Nord
Ramousies (Francio)
Ramousies (Francio)
DEC
Ramousies
Ramousies
Situo de Ramousies en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ramousies [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 227 loĝantoj sur areo de 9,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Fourmies.

Blazono de Ramousies.
Blazono de Ramousies.

Geografio redakti

Ramousies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Ramousies etendiĝas sur 9,6 km².

La komunumo estas trafluata de la rivero Helpe Mineure, kaj troviĝas en la natura baseno de la rivero Escaut, sude de la heĝo de Avesnes (eble unu el la lastaj restaĵoj de prahistoria forsto en norda Francio).

Historio redakti

Ramousies estas agrikultura, paŝtaĵa komunumo, kies historio estas precipe ligita al la ekspluatado de la proksima forsteto. Ĝi estis en la 18-a jarcento etapo laŭlonge de la rivero Helpe Mineure, post la vilaĝoj Vaudrecy (hodiaŭa Flaumont-Waudrechies) kaj Sémeries (okcidente).

Vidindaĵoj redakti

La ĥorejo de la preĝejo de Ramousies datiĝas de la 11-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti