Ramsloh

loĝloko en Germanio, parto de la komunumo Saterland kaj fokuso de la saterfrisa lingvo

Ramsloh - jen altgermane, saterfrise Roomelse - estas eksa komunumo en Germanio, kiu ekde administra reformo de 1974 estas la centra loĝloko de pli vasta komunumo Saterland. Ĝi troviĝas en la distrikto Cloppenburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Laŭ la stato de 2023 en la loĝloko vivis 5 468 loĝantoj .

Ramsloh · Roomelse
Blazono
Ramsloh (Germanio)
Ramsloh (Germanio)
DEC

Map

setlejo
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Cloppenburg
Komunumo Saterland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 44 98
Poŝtkodo 26683
Aŭtomobila kodo CLP
Subdivido Ramsloh-Ort, Ramsloh-Nord, Ramsloh-Ost, Hoheberg, Raake, Hollen, Hollen-Brand kaj Hollenermoor
Politiko
Adreso de la administrejo Hauptstraße 507
Demografio
Loĝantaro 5468 (stato: 2023)
Geografio
Geografia situo 53° 6′ N, 7° 41′ O (mapo)53.1022227.681667Koordinatoj: 53° 6′ N, 7° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 4 m
Oficiala retejo
vdr

Saterland estas la centro de la plej malgranda minoritata lingvo de Germanio, nome de la saterfrisa lingvo. Pro la historio de la setlado Saterland estas lingvoinsulo komplete ĉirkaŭata de ne-frisa (platdiĉa) setlita arealo.

Rilatoj al Esperanto

redakti

Post la dua mondmilito estis sendita tien la instruista rektoro Konrad Pusch (1905-1996) el la orientgermana regiono Silezio 900 kilometrojn pli oriente, kun la decidita tasko fine instali la altgermanan en la komunumo, kion tre subtenis la tiutempe tre populariĝintaj amaskomunikiloj televido kaj radio. Li kun skrupuloj obeis tiun taskon, ĉar li ja estis konvinkita ke bone regi la altgermanan en la postmilita okcidenta Eŭropo estos esenca scio por la infanoj, sed aliflanke li ankaŭ ne volis iĝi kunaganto de lingvomorto. Li solvis tiun problemon, invitante la usonan lingviston Marron Curtis Fort vivi multajn monatojn en la loĝloko: la, cetere afrikdevena, usona lingvisto komplete ellernis la saterfrisan, lingvistike dokumuentigis ĝin, do kreis vortaron, gramatikon kaj lingvoinstruajn librojn, kaj per tio kreis la bazon ĝuste eviti la lingvomorton. La gravecon pri konservado de etaj lingvoj aparte predikis la edzino de Konrad, Katharina, kiu ankaŭ forte subtenis kiam la tri genepoj Thomas, Wieland kaj Birgit en aĝo de 13 jaroj, do ankoraŭ infanaĝe, volis lerni la lingvon Esperanto kaj aktiviĝi tiucele en la eŭropa lingvopolitiko.