Rana Mansour (perse رعنا منصور) n. la 16-an de novembro 1981 en Alexandria, Usono) estas irandevena usona muzikistino kaj kantistino. Ŝi kantas plurlingve (angla, araba, armena, franca, hebrea, hispana, itala, persa, turka kaj signolingvo)[1].

Rana Mansour
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1981 (1981-11-16) (42-jaraĝa)
en Alexandria
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Alma mater Berklee College of Music
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
vdr

Vivkuro redakti

Ŝi naskiĝis en artista familio. Ŝia patrino estis produktisto kaj reĝisoro en la irana Nacia Televido kaj la patro estis unu el la ĉefaj filmistoj en la sama televido, antaŭ la revolucio[2].

Ŝi ĉeestis la muzikan altlernejon Berklee en Boston, Massachusetts kie ŝi ricevis ŝian magistron en muziko kun honoroj. Ŝi eldonis sian debutan albumon titolitan ‘Suite 16' en 1997 kaj ŝia unua perslingva albumo en septembro 2015.

Televida ĉeesto redakti

Rana ankaŭvideblis en Usono ĉe la programoj Bravo kaj The Real Housewives of Beverly Hills, en kiu ŝi kantis la originalan kanton, "Neniu loko kiel hejmo", sed ankaŭ ĉe la la perslingvaj kanaloj de BBC, Voĉo de Usono (VOA) kaj Manoto.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • Eshghe Naab 2019
  • Rana Mansour, 2015 (mem-titolita albumon)
  • La Aventuroj de Indygyrl, 2008
  • Suito 16,1997

Unuopaj kantoj (unuopaĵoj) redakti

  • Neniu Loko Kiel Hejmo
  • Mizera Bebo
  • Mi demandas
  • Nokta mano
  • Ĉi tiu amo
  • Sola
  • Sub la pluvo

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo - kantolisto Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. (en) Rana Mansour, kantanta en 10 lingovj
  2. (fa) Ŝi altigis la normojn en la irana popmuziko Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine, Pelak 52, la 4-an de decembro 2019.