Sudafrika rando

(Alidirektita el Rando (ZAR))

La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.

Sudafrika rando
valuto
Ŝtato: Sud-Afriko kaj ankaŭ en Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Zimbabvo
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: ZAR
Mallongigo: R
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 15,20 ZAR

1 eŭro = 17,12 ZAR (la 17-a de junio 2016)

vdr

La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.

Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti