Randregiono de Sibiu

La randregiono de Sibio, rumane Mărginimea Sibiului, hungare Szeben-Hegyalja (montar-rando de Sibio), estas regioneto en Transilvanio, kiu situas sude kaj sud-okcidente de Sibio. Ĝi estas etnografie grava kiel tradicia setlejo de rumanoj en regiono, kie vivis signifa kvanto da germanoj kaj hungaroj.

Situo redakti

Kvankam la difino de la regioneto estas etnografia, ĝi havas sufiĉe klarajn geografiajn limojn. Ĝi situas inter la riveroj Sadu kaj Săcel kaj la Karpatoj (Munții Cindrel); parte ĝi etendiĝas en la karpatajn valojn. Tra la montaro la loĝantoj tradicie havis kontakton kun la rumanaj regionoj sude de la Karpatoj, en Valaĥio.

Setlejoj redakti

Jenaj setlejoj estas konsiderataj partoj de la randregiono (komunumaj sidejoj estas markitaj per "K", urboj per "U"):

rumana nomo germana nomo hungara nomo
Boița K Ochsendorf Bojca
Fântânele (iam Cacova) Krebsbach Szebenkákova
Galeș Gallusdorf Szebengálos
Gura Râului K AuendorfGuraro Guraró
Jina K Schinna Zsinna
Orlat K Winsberg Orlát
Poiana Sibiului K Flußau Polyán
Poplaca K Gunzendorf Popláka
Rășinari K StädterdorfReschinar Resinár
Râu Sadului K Kalibaschen Riuszád
Rod Rodt Ród
Sadu K Zoodt Cód
Săliște U GroßdorfSelischte Szelistye
Sibiel Budenbach Szibiel
Tălmaciu U Talmesch Nagytalmács
Tălmăcel Klein-Talmesch Kistalmács
Tilișca K Telischen Tilicske
Vale Grabendorf Vále

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mărginimea Sibiului en la germana Vikipedio.