Rankoro

malagrabla emocio

Rankoro estas sento, kiu restas pro ofenda ago aŭ diro kiu povas daŭri longan tempon kaj reaperi post memoro de tiu ofendo. PIV trafe klarigas ĝin kiel "obstina malpardonemo, daŭra venĝema sento".[1]

La negative perceptata sento estas kompleksa, plurtavola emocio kiu estis priskribita kiel miksaĵo de seniluziiĝo, abomeno, kolero kaj timo. Ĝin povas kaŭzi perceptata ofendo, insulto kaj/aŭ psika vundiĝo. Pro la negativeco de la sento oni foje komparas ĝin al "amareco", ĉar amarajn gustojn same plej multaj homoj konsideras malagrablaj, kaj krome forta rankoro kaj similaj fortaj negativaj emocioj en la hepato incitas la produktadon de pli da galo - tre amara, verde flava likvo sekreciata de la hepato en la intestaron.

Etimologio redakti

La vorto evidente venis al Esperanto el la latinidaj lingvoj de la iberia duoninsulo: en la hispana estas rencor, en la kataluna kaj la galega rancor, krome en la geografie najbara sicilia lingvo rancuri. Antoni Grabowski kaj Kálmán Kalocsay inter aliaj pioniraj verkistoj uzis ĝin en fruaj, klasikaj verkaĵoj de la Esperanto-literaturo, sed ĉar aliaj eŭropaj lingvoj ne konas tian vortradikon, la vorto tamen restis malofte uzata kaj ne amplekse konata en la parola uzo de Esperanto. En vikicitaro kaj en la menciita referenco el PIV 2020 menciatas pluraj citaĵoj demonstrantaj ekzemplajn uzojn de la vorto.

Kaŭzoj redakti

Rankoro povas rezulti el diversaj situacioj implikantaj perceptitan misfaradon de individuo, kiuj ofte estas ekfunkciigitaj per esprimoj de maljustecohumiligo. Oftaj fontoj de indigno inkludas publike humiligajn okazaĵojn kiel ekzemple akceptado de negativa traktado sen esprimado de ajna protesto, senti kiel objekto de regula diskriminacioantaŭjuĝo; sentoj de envio kaj/aŭ ĵaluzo, sentiĝi uzata aŭ profitata de aliaj, kaj la percepto havi atingojn kiuj restas nerekonataj, dum aliaj sukcesas sen labori same. Rankoro ankaŭ povas esti generita per diadaj (interpersonaj) interagoj, kiel ekzemple emocia malakcepto aŭ neo de alia persono, intenca embaraso aŭ malpligrandigo de alia persono, aŭ nescio, submetado aŭ malestimo de alia persono. Rankoro ankaŭ povas formiĝi, kaj esti konservita per ripeta kaj ada temigo de pasintaj plendoj, do ĝenantaj memoroj de vundaj travivaĵoj) ade, aŭ per provado pravigi la emocion per aldonoj de kromaj pensoj. Tiel, rankoro povas rezulti de la funebra procezo, sed povas esti daŭrigata per ripeta "remaĉado" de la negativa, ofenda emocio.

Referencoj redakti