Raoul Bricard

franca matematikisto, esperantisto kaj instruisto
(Alidirektita el Raoul BRICARD)

Raoul BRICARD (23-a de marto 18701944) estis franca matematikisto, esperantisto kaj instruisto.

Raoul BRICARD
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913
Persona informo
Naskiĝo 23-a de marto 1870
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 1944
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco Francio
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo matematikisto • inĝenieroesperantistoinstruisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Tekstoj pri matematiko kaj geometrio
vdr

Biografio redakti

Bricard instruis geometrion ĉe la Centra lernejo de Parizo. En 1908 li iĝis instruisto pri aplikata geometrio ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Parizo[1]. En 1932 li gajnis la premion Poncelet pri matematiko de la Akademio de Sciencoj de Parizo pro sia verko pri geometrio[2].

Studoj redakti

En 1896 Bricard publikigis tekston pri la tria problemo de Hilbert, antaŭ la famigo de Hilbert[3]. En tiu teksto li pruvis, ke la spegulsimetria hiperpluredroj estas tondile kongruaj kaj pruvis malfortan version de la kriterio de Dehn. Bricard eĉ trovis unu el la unuaj geometriaj pruvoj de la teoremo de Morley en 1922[4][5].

Esperantio redakti

Brikardo estis eksprezidanto de la Pariza EG kaj kunorganizinto de la UK 1914 en Parizo. Li eĉ kunlaboris al Scienca Revuo kaj verkis libron pri matematiko esperante.

Verkoj redakti

Bricard, kiu estas listigita en la Enciklopedio de Esperanto.[6], skribis verkojn kaj esperantlingve kaj franclingve:

Notoj redakti

  1. Science, vol. 28 (1908), p. 707.
  2. "Prize Awards of the Paris Academy of Sciences", Nature vol. 131 (1933) 174-175.
  3. R. Bricard, "Sur une question de géométrie relative aŭ polyèdres", Nouvelles annales de mathématiques, Ser. 3, Vol. 15 (1896), 331-334.
  4. Richard K. Guy, "The Lighthouse Theorem, Morley & Malfatti - A Budget of Paradoxes" Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine, American Mathematical Monthly 114 (2007) 97-141.
  5. Alain Connes, "Symmetries", European Mathematical Society Novaĵlitero No. 54 (decembro 2004).
  6. Encyclopedia of Esperanto. Arkivita el la originalo je 2006-03-02. Alirita 2021-08-18.