Matematika terminaro (Bricard 1905)
(Alidirektita el Matematika Terminaro kaj Krestomatio)
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri libro de Raoul Bricard. Pri aliaj libroj samnomaj vidu la apartigan paĝon matematika terminaro. |
Matematika Terminaro kaj Krestomatio [1] estas libro verkita de Raoul Bricard, kaj publikigita en la jaro 1905 fare de Hachette el Parizo.
Matematika Terminaro kaj Krestomatio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Raoul Bricard | |
Eldonjaro | 1905 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Hachette | |
Paĝoj | 59 | |
Enhavo
redaktiBricard mallonge skizis esperantlingve matematikaĵojn priskribatajn kiel krestomatio. La libro estas tiel dividita:
- Antaŭparolo (p. 1 - 4)
- Klarigoj kaj ĝeneralaj rimarkoj (p. 5 - 6)
- fakaj ĉef-temoj:
- Aritmetiko (p. 7 - 12)
- Algebro (p. 13 - 16)
- Analitiko (p. 17 - 24)
- Geometrio (p. 25 -41)
- Meĥaniko (p. 42 -44)
- Mallongaj ekzemploj el
- Aritmetiko (p. 45 - 46)
- Teorio de ekvacioj nombraj (p. 46 - 48)
- Geometrio elementa kaj supera (p. 48 - 50)
- Indekso: (tabelo da vortoj) 472 vortoj (p. 51 - 55)
- Tabelo de l' enhavo (p. 57 - 59)
Referencoj
redakti- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4979, paĝo 415.