RasaĝanoRasāyana (रसायन) estas la sanskrita vorto kiu rekte signifas padon (āyana) de esenco (rasa). Ĝi estas frua ajurveda termino de medicino reference al teknikoj por plilongigi la vivodaŭron kaj plivigligi la korpon.[1] Ĝi estas unu el la ok areoj de medicino en sanskrita literaturo.[2]

Kelkaj modernaj fakuloj foje uzas la terminon Rasāyana erare kvazaŭ ĝi signifus alkemion. Tiu uzo ne troviĝas en la unuaranga sanskrita literaturo. La ofta sanskrita termino por alkemio estas rasaśāstra, nome "instruo pri hidrargo", kvankam ankaŭ aliaj terminoj estas uzataj, ek., dhātuvāda kiel "doktrino de la elementoj."

Rasaĝanaj celoj redakti

La historiaj celoj de rasāyana estis diversaj, sed la efikoj atribuitaj al la traktado estis tipe ĉu vivodaŭro, sano, intelekto, sekso aŭ magiaj kapabloj.[2]

  • Vivodaŭro kaj aĝiĝo
    • Plilongigi la vivodaŭron
    • Restu juna; haltigi kaj reverti aĝiĝon kaj ties signojn, kiel faltoj kaj blankharoj
  • Sano
    • Renovigi aŭ reteni funkciojn kaj sentojn de la korpo
    • Kontroli malsanojn, partikulare seriozajn kaj defiajn malsanojn asociajn kun maljunaĝo
  • Kogna povo
    • Memori plie
    • Iĝi pli inteligenta
    • Kompreni plie
  • Vireco
    • Helpi seksan staminon
    • Iĝi pli forta
    • Iĝi pli fekunda
  • Specialaj povoj
    • Akiri magiajn povojn por manipuli la mondon
    • Akiri supernaturajn kapablojn en forto, vigleco, konstituo kaj vivodaŭro

Esence, rasāyana helpas aspektojn de viveblo.[3]

Referencoj redakti

  1. Wujastyk, Dagmar; Newcombe, Suzanne; Barois, Christèle (31a de Decembro 2017). "Transmutations: Rejuvenation, Longevity, and Immortality Practices in South and Inner Asia". History of Science in South Asia. 5 (2): i–xvii. doi:10.18732/hssa.v5i2.33. ISSN 2369-775X.
  2. 2,0 2,1 Wujastyk, Dagmar (31a de Decembro 2017). "Acts of Improvement: On the Use of Tonics and Elixirs in Sanskrit Medical and Alchemical Literature". History of Science in South Asia. 5 (2): 2. doi:10.18732/hssa.v5i2.26. ISSN 2369-775X.
  3. Wujastyk, Dagmar. (2021) “On Attaining Special Powers through Rasāyana Therapies in Sanskrit Medical Literature”, Body & Cosmos. Brill, p. 140–165. doi:10.1163/9789004438224_009. ISBN 9789004438224.

Literaturo redakti

  • Vayalil, Praveen K.; Kuttan, Girija; Kuttan, Ramadasan (2002). "Rasayanas: Evidence for the Concept of Prevention of Diseases". The American Journal of Chinese Medicine. 30 (1): 155–71. doi:10.1142/S0192415X02000168. PMID 12067090.
  • Winston, David & Maimes, Steven. Adaptogens: Herbs for Strength, Stamina, and Stress Relief, Healing Arts Press, 2007.
  • Alan Keith Tillotson PhD, A.H.G., D. Ay, (aŭtoro), O.M.D., L.Ac., Nai-shing Hu Tillotson (kontribuanto), M.D., Robert Abel Jr. (kontribuanto) The One Earth Herbal Sourcebook: Everything You Need to Know About Chinese, Western, and Ayurvedic Herbal Treatments, Kensington press, ISBN 978-1-57566-617-4
  • Puri, H.S. "RASAYAN: Ayurvedic Herbs for Longevity and Rejuvenation". Taylor & Francis, London, 2003.
  • Puri, H.S. Ayurvedic Minerals, Gems and Animal Products for Longevity and Rejuvenation. India Book Store, Delhi 2006.